EU-Anoncoj, Pagano (ERA): La Kortumo malakceptu la diskriminacion de la trilingvaj anoncoj

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

Morgaŭ, 27 novembro, la justica Kortumo eûropa decidos definitive pri la apelacio de Italujo kontraŭ la oficejo de selektado de la personaro kiu laboras en eŭropaj institucioj (Epso). Fakte Epso publikigis, februare 2007, du konkursanoncojn por administrantoj kaj asistantoj en la kampo de informado kaj komunikado nur en la angla, franca kaj germana lingvoj.«Ni jam signalis la severan alprenon de starpunkto de eŭropa Peranto Diamandouros kiu afirmis, ke eŭropaj civitanoj vere ne povas utiligi sian rajton partopreni en la vivo de la Unio se la dokumentoj ne estas disponeblaj en ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio» komentis Giorgio Pagano, sekretario de Esperanta Radikala Asocio.«Efika respondo ankaŭ al la asertoj de la Ĝenerala Advokato de la Eŭropa KomisionoJuliane Kokott – daŭrigis Pagano – kiu pravigis la decidon redukti al tri laborlingvoj de la aktoj komunumaj citante la neekziston de Babelfiŝo inventita de Adams.Atendante la veran Babelfiŝon, la Federalan Lingvon Esperanto, la Kortumo sin esprimos do ne nur pri tiu specifa kazo, sed pri la fundamenta rajto de ciuj eŭropaj civitanoj kies proparolanto en tiu ĉi kazo estas Italujo» konkludas la Sekretario de ERA.

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.