Estas necese subteni E-elsendojn de Radio Vatikana

Posted on in Ni parolas Esperante 13 vedi

Radio Vatikana

Karegaj,

preter cxiu opinio, bedauro ktp pro la cxeso de la elsendoj de Radio Vatikana per mezaj kaj kurtaj ondoj, necesas montri subtenon al la E-elsendoj.

Nun cxiu auskultita elsendo estas precize enkalkulata en la statistiko, cxar cxiuj E-elsendoj nun okazas nur interrete.

Do, se oni deziras ke konservigxu E-vocxo, mi invitas alklaki la ligilon al la podkastaj elsendoj de RV.

Eble ilian enhavon oni sxatos, eble ne. Sed cxiuokaze mi invitas gustumi gxin.

Parenteze: la realigantoj de tiuj elsendoj tute ne ricevas salajron: do, la cxesigo de la elsendoj ne implicos personajn problemojn por ili. Por mi, cetere, la malapero de tiuj elsendoj signifus pli da libera tempo. Sed kun mia granda cxagreno, kiel esperantisto.

Morto de unu elsendo en E-o kuntrenis gxis nun morton de alia E-elsendo

Kial lasi morti esperantan vocxon kaj ne subteni agadon de esperantistoj?

Suficxas, por eviti malaperon, cxiun merkredon, jxaudon kaj dimancxon alklaki en cxi tiu pagxo la lastan programon:

http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Poste ne diru, ke oni ne informis la esperantistaron.

Samideane

Carlo Sarandrea <c.sarandrea@tiscali.it>

El "Nova sento in rete" http://lists.lernado.it/mailman/listinfo/nsir




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.