Esperantologio cxe milana universitato

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

ret-info: Esperantologio cxe milana universitato

Esperantologio cxe milana universitato


Vendredon la 26-an de novembro 2004 en Salono Meucci de Universitato IULM
d-ino Perla Martinelli prezentis sian verkon “Edmond
Privat: la vita e l'opera”, eldonitan de Itala Interlingvistika Centro.
Enkondukos Lia Vicrektora Mosxto prof. d-ro Mario Negri.

La verko estas bazita sur la unua doktorigxa disertacio en itala lingvo
(universitato de Gxenovo) dedicxita al la fama pioniro de Esperanto. Gxi
estas ankaux la plej kompleta pri Edmond Privat, cxar gxi traktas cxiun
faceton de lia aktiveco: trilingva verkisto kaj publicisto, apostolo de la
paco, standardisto de la sendependigxo de cxiuj ne liberaj popoloj, amiko de
Gandhi, religia sinkretisto, mondfederalisto, socialisto kaj, kompreneble,
ambasadoro de Esperanto. Nia lingvo estas fakte la sola komuna matrico kiun
ni retrovas en cxiu lia aktiveco, apud certa interpreto pri la svisa
identeco.

fonto: Nova Sento in rete, n-ro 400

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.