Esperantologia Fakultato 2005 en Svislando

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Esperantologia Fakultato 2005 en Svislando

Kultura Centro Esperantista, KCE organizas la duan sesion de la
Esperantologia Fakultato, en La Chaux-de-Fonds (Cxaudefono) inter 2-6 kaj
9-13 de auxgusto en 2005. Eblas partopreni nur en unu el la du semajnoj,
kvankam la programo ne ripetigxas. Eblas sekvi ankaux nur parton de la
lekcioj.

La Fakultato proponas kvar periodojn (po 1,5 horoj) cxiutage, kun tri
diversaj profesoroj:
– Duncan Charters (Usono), pri metodiko de la lingvoinstruado, kun specifa
rilato al Esperanto;
– Giorgio Silfer (Euxropo), pri elementoj de historio de la Esperanta
parolkomunumo kaj gxia kulturo;
– USUI Hiroyuki (Japanio), pri interkulturaj problemoj en Esperantio.

La Esperantologia Fakultato 2005 estos aparte interesa por cxiu, kiu deziras
instrui Esperanton. KCE proponas ne nur la kursejon, sed ankaux la logxigan
servon, je moderaj prezoj.

Pliaj informoj: <­kce.esperanto@bluewin.ch>


el [Nova Sento 390]



fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu


[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.