Esperanto sur la heimpagho de la Konsilio de Europo

Posted on in Ni parolas Esperante 10 vedi

El la diskutgrupo Ni parolas Esperante

Sujet: Venko: E-o sur la hejmpagxo de la Konsilio de Euxropo
Date: 25 Sep 2006 18:15:16 +0200
De: Katalin Kovats <­
redaktanto@edukado.net>
Pour:
la.ville.heleuc@wanadoo.fr

Saluton,
Ankaux en Esperanto-traduko estas publikigitaj
oficialaj dokumentoj sur la hejmpagxo de la Konsilio de Euxropo.

Okaze de la morgaux Euxropa Tago de Lingvoj, la Konsilio de Euxropo kun la Euxropa Centro de Modernaj Lingvoj (Graz) funkciigas dulingvan hejmpagxon por informi pri la arangxoj kaj kunordigi la eventojn de la tago.

Sur la hejmpagxo legeblas pluraj artikoloj en la du oficialaj lingvoj. Krom etaj esceptoj. En unu kazo estas aldonita germana, kaj en alia hungara kaj cxehxa tradukoj.

Eluzante tiun eblon kaj unu el la principoj de la kampanjo, nome ke „gxi povas koncerni CXIUJN lingvojn lernitajn en lernejo aux en pli posta vivperiodo” edukado.net komencis traktadon kun la respondeculoj.
Danke al dimplomatia taktikumado ni fine sukcesis atingi ke almenaux en tiuj vicoj kie jam estas aliaj lingvoj, hodiaux oni aperigis ankaux esperantlingvajn tradukojn.

Por povi konvinki la instancojn pri tio ke jes ja Esperanto havas parolantojn, kiuj partoprenas en la kampanjo, mi invitas vin demonstri tion.

Jen la ebloj:

Bv. viziti la sekcion TAGO de LINGVOJ en la pagxaro de
www.edukado.net kaj tie fari almenaux unu el la subaj ebloj:

1) legi la erojn de la sekcio Instruu vian lingvon kaj eventuale kontribui per opinio aux nova ero (tion vi povas fari en la sama parto aux en mesagxo al
redaktanto@edukado.net)
2) esprimi viajn pensojn pri la tago kaj ties celoj en la pagxo: Opinioj, mesagxoj
3) legi la koncernajn informojn, dokumentojn laux via placxo, intereso kaj tempo.

Ni opinias la atingajxon granda pasxo antauxen sur la vojo de oficialigo de Esperanto cxe politikaj instancoj. Ni havas cxiujn bazojn por vere celebri la Tagon de Lingvoj.

Amike salutas vin kaj ankaux cxi-loke dankas miajn kolegojn por la tradukhelpoj:

Katalin Kovats, redaktoro

Jen rektaj ligiloj:

Lingvotaga cxefpagxo de edukado.net:
http://www.edukado.net/pagina/TAGO+de+LINGVOJ/17369//

Kampanjo: Esperanto – ponto inter kulturoj:

Lingvotaga cxefpagxo de la Konsilio de Euxropo:
http://www.ecml.at/edl/default.asp?l=E

Informmaterialoj ankaux en Esperanto:
http://www.ecml.at/edl/default.asp?t=materials

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 25 Set 2006 – 22:15 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.