Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj

Posted on in ERA Novaĵoj 9 view

Esperanto sur 64 milionoj da balotiloj – definitive!

Laux decido de la balota komisiono de la 10-a de aprilo, la germana sekcio de la politika movado “Euxropo – Demokratio – Esperanto” (EDE) rajtas partopreni en la Euxropaj Balotoj 2009 en Germanio. Tio signifas, ke gxis la komenco de junio la germana sxtato presigos almenaux 64 milionojn da balotiloj, sur kiuj trovigxas gxia nomo. Ankaux la nomoj de la 10 kandidatoj de EDE-Germanio – kun prof. d-ro Reinhard Selten sur la unua loko – trovigxos sur cxiu vocxdonilo.

EDE starigas listojn ankaux en cxiuj regionoj de Francio, tiel ke entute cx. 108 milionoj da euxropanoj (64 milionoj en Germanio kaj 44 milionoj en Francio) havos la eblecon subteni la disvastigon de Esperanto per sia vocxo. Dum en Germanio cxiu vocxdonanto auxtomate trovos EDE sur la balotilo, en Francio oni bezonos specialan vocxdonilon. EDE planas presigi kaj disdoni 7 milionojn da ili, kaj krome oni ofertos la eblecon elsxuti ilin el interreto.

En Germanio entute 32 partioj kaj politikaj asocioj partoprenos la balotojn – pli ol iam ajn antauxe. Jam nun jxurnalistoj publikigis la opinion, ke tiu cxi abundo povus instigi la grandajn partiojn akcepti ideojn de la novaj politikaj movadoj. Tiel ankaux EDE esperas, ke gxia baza ideo, plibonigi la komprenigxon pere de Esperanto kaj tiamaniere akceli lingvan egalrajtecon kaj demokration sur euxropa nivelo, ekhavos novajn impulsojn.

Pro al la partopreno en la balotoj, EDE povos senpage elsendi varbajn filmetojn en la germana kaj franca televido. Krome oni klopodas multe informi ekzemple pere de afisxoj, faldfolioj, informstandoj kaj gazetaraj komunikoj. Ecx se (pro la neceso superi la 5 %-an sojlon en Germanio kaj Francio) la akiro de segxo en la parlamento ne sxajnas esti realisma, nun milionoj da homoj ekscios pri la ekzisto de Esperanto, tiel ke certe ankaux la gxenerala Esperanto-movado profitos de la balotoj.

Laux realisma takso, EDE povos atingi en Germanio kaj Francio sume cx. 100.000 vocxojn. Jam tia nombro certe pli impresus la eksteran mondon ol la membronombro de la diversaj Esperanto-asocioj en Euxropo. La euxropaj balotoj do povas grave helpi en tio, ke oni prenos la Esperanto-movadon pli serioze.

Ulrich Matthias

vicprezidanto de EDE-Germanio

fonto: Ret-Info[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.