Esperanto Radikala Asocio partoprenas en la baloto 2011 de la Esperanta Civito

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

Post kiam ĝi estis konstituanta asocio en 1998 de la Esperanta Civito, ERA kandidatigas unuafoje sian reprezentanton al la baloto de la Senato la 15an de decembro 2011.

ERA estis inspira de la procezo, kiu portis ĝis la establiĝo de la E-Civito, opiniante ke la serioza kaj politika organizado de la diaspora movado estas unu el la du gamboj, per kiuj povus paŝi la transnacia lingva demokratio kaj justeco, kaj ankaŭ esti politika trejnejo, en kiu trejniĝi por esti protagonistoj de la Unuiĝintaj Nacioj de Eŭropo kaj poste de la mondo.

[fimg=right]http://www.linguisticdemocracy.org/images/marcocattaneo.jpg[/fimg]La kandidato de ERA, Marco Cattaneo, estas en la “Verda” listo, kiu referencas al la Fundamentoj de Zamenhof por la konstruado de Esperanta Civito ne nur kiel lingva esprimo, sed ankaŭ kultura kaj civila esprimo de la valoroj, kiujn la Internacia Lingvo portas en si.

“Necesas ke Esperanta Civito kresku, per pli bona uzado de la reto inter la civitanoj, kaj ke ĝi pli multe malfermiĝu al la ne (ankoraŭ) esperantista mondo, ĉar Eŭropo kaj la mondo bezonas la Internacian Lingvon, kaj la Esperanta-n Civito-n, por evolui demokrate kaj subteneble. Ni daŭrigu labori por ke Esperanto firmiĝu kiel rajto de la homaro”, asertis Cattaneo.

ERA proponis, per ĉi tiu kandidatiĝo, la uzadon de la Verdastelo servo flanke de Esperanta Civito, kiel ilo de solidareco kaj reciproka helpo inter la esperantistoj en la tuta mondo.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.