Esperanto plurfoje en litovaj televidoj

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Esperanto plurfoje en litovaj televidoj

La 17-an de Oktobro, 2004 ses regionaj televidoj de Litovio (Vilnius,
Kaunas, Klaipeda, Siauliai, Panevezys, Mazeikiai) en semajna elsendo “Knygu
pasaulyje” (En la mondo de libroj) montris kvarminutan intervjuon kun
Ludoviko Zaleski-Zamenhof pri libro de Roman Dobrzynski “Zamenhofo gatve”
(La Zamenhof-strato), antauh monato lanchitan en Kaunas. Alian tagon la
elsendo estis ripetita.

La 5-an de Novembro, 2004 unu el komercaj tutlandaj televidoj de Litovio LNK
en la semajna televida elsendo – ludo “Ses nuloj – miliono” , kiu chi-foje
estis speciala, char ludis tri veraj milionuloj, al unu el ludantoj estis
prezentita demando: Esperanton kreis Ludoviko Zamenhof. Kian naciecon lin
havis? (polo, germano au judo). La ludanto sciis, sed iom hezitis, tial
petis helpon de publiko, kiu konfirmis, ke li estis judo. Ludanto tre
pozitive taksis Esperanton.

Povilas Jegorovas

el [landa-agado]

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.