Esperanto on New York Time

Posted on in Politica e lingue 35 vedi

Esperanto on New York Time

From: D.Vacirca@agora.stm.it

To: rebato-l@netcom.com

Subject: Esperanto on New York Time

Date: Mon, 26 Sep 94 19:9:26 GMT

Message-Id: <­9409261910.aa06619@agora.stm.it>

Sender: owner-rebato-l@netcom.com

Precedence: list

Kara,

en <­New York Times> (internacia eldono) de la venonta 28a de septembro

aperos du reklamaj pagxoj pri la agado de la Radikala Partio. Ili

konsistigas ankaux la lancxon en Usono de tiuj iniciatoj kaj de RP mem.

Inter tiuj inciatoj estas ankaux tiu pri Esperanto. Unu kaj duona milionoj

da usonanoj tiel informigxos pri la internacia lingvo.

Tamen necesas organizi, apud tiu cxi aspekto de informado (cetere tre

multekosta), tiun de la politika batalo por Esperanto, kiu en Usono havas

sian precizan rilatpunkton: t.e. la Unuigxintaj Nacioj.

Tial mi skribas al vi: la 28an de septembro acxetu la internacian eldonon

de NYT, plenigu la kuponon por aligxi al RP kaj tuj signalu al ni per

elektronika posxto vian pretecon okupigxi pri la politikaj

Esperanto-iniciatoj.

Esperante ke ankaux aliaj esperantistoj kaj ELNA aktivigxu.

Koran saluton. Gxis baldaux!U

Giorgio Pagano

RP-Responsulo pri la Kampanjo por la rajto je la Internacia Lingvo kaj

Sekretario de <­Esperanto Radikala Asocio>.




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.