Esperanto, la kandidato de ERA elektita en la Parlamento de la Esperanta Civito

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/images/stemma_esperantio.jpg[/fimg]Esperanto, la kandidato de ERA elektita en la Parlamento de la Esperanta Civito

La baloto por la Parlamento de la Esperanta Civito konkludiĝis kun sukceso por la Esperanto Radikala Asocio: la kandidato de ERA, Marco Cattaneo, estis elektita senatano en la Verda Listo, kiu obtenis la plimulton per la 73,44% de la voĉoj.

«Tio estas granda sukceso por Esperanto Radikala Asocio», deklaris Marco Cattaneo, la plej juna el la kandidatoj, «mi estas certa ke, danke al tiu ĉi elekto, la rilatoj inter ERA kaj Esperanta Civito iĝos pli firmaj, fruktodonaj kaj konstruaj, ankaŭ kaj precipe per optiko de disvastigo kaj plilarĝigo de la esperanta civitaneco en la mondo. La diaspora popolo, kiu elektas la esperantan civitanecon, devas esti agnoskita je internacia nivelo, kaj kulture kaj jure, kiel kerno, kiu enkorpigas la demokration kaj la respekton de la homaj rajtoj, ankaŭ lingvaj, kaj kiel tia devas esti modelo por la internaciaj rilatoj inter homoj, popoloj kaj ŝtatoj. Ni daŭre laboras por ke Esperanto estu agnoskita kiel Rajto de la Homaro», konkludis Cattaneo.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.