Esperanto-Kultur-Centro

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Esperanto-Kultur-Centro

Ni havas projekton: propraj salonoj por Esperantoarangxoj, por festoj
kursoj, la biblioteko aux por renkontigxoj de laborgrupoj en la germania
cxefurbo.

La komenco estas jam farita. Johann Pachter kaj Peter Kiihnel dum du jaroj
sercxis tauxgan domon. En Auxgusto 2001 ili acxetis ludomon kun korto kaj
korta domo en Einbecker Strasse 36, en kvinminuta piedira distanco de la
stacidomo Lichtenberg, stacio por regionaj kaj long-trajnoj el kaj al
orienta Euxropo.

La ideo.

La ludomo havas ses logxejojn, kiujn oni preferas ludoni al esperantistoj.
Per la lupagoj oni kovras la kurantajn kostojn de la domo kaj de la korta
domo. La subtegmentejo de la domo estos rekonstruita kaj poste donos lokon
al la Germana Esperanto-Arhivo. Krome tie estos du cxambroj por gastoj de
Pasporta Servo ktp. La korta domo ofertos diversajn salonojn por Esperantaj
eventoj.

La korta domo havas du duonkelajn salonojn por arangxoj gxis 15 personoj.
Super ili trovigxas granda salono, kiun oni povas dividi per moveblaj
vandoj.
En gxi oni povas okazigi arangxojn gxis grandeco de 50 personoj.

Cxe bela vetero oni povas aldone utiligi la korton. Gxi estas malfermita al
du flankoj, kaj ude imigas gxin nur la unuetagxa korta domo.

La aktuala stato.

Aktuale cxiuj ses logxejoj estas luigitaj kaj kreas la enspezojn, per kiuj
oni repagas la krediton por la acxeto de la domo kaj la kurantajn kostojn.
En kvar logxejoj trovigxas esperantistoj, en la restantaj du –
neesperantistoj.
En la teretagxo, kun fenestroj al la strato (pli bone ol en la antauxa loko)
trovigxas la Berlina Oficejo (BerO) Germana Esperanto-Junularo r. a. Tie
cxiusemajne renkontigxas la Berlina junulara grupo. Dum la semajno tie
pluraj honoroficaj labor-antoj plenumas la taskojn en la GEJ-oficejo.

La subtegmentejo de la domo ankoraux ne estas rekonstruita. Aktuale tie
stokigxas la libroj kaj la materialoj de Esperanto-Junularo Potsdam, kies
lukontrakto en Potsdam la urbo Potsdam subite malmendis antaux kelkaj
monatoj. Unu el la du gastocxambroj jam funkcias kun du litoj kaj estas
ankaux regule uzata.

La kortan domon oni devas komplete renovigi. Antauxe gxi ne estas uzebla.
Gxis nun oni nur kelkfoje provizore pretigis gxin por kelkaj arangxoj,
interalie Literatura Vespero, al kiu venis proksimume 35 gastoj el Berlino
kaj Brandenburgio. Cxar la luenspezoj de la domo gxis 2018 estos uzataj por
repagi la krediton, dum tiu tempo ne estas mono por rekonstrui la kortan
domon.

La tasko.

La rekonstruo de la korta domo bezonas tri gxis ses monatojn kaj sumon de
proksimume 38.000 euroj. Per volontula helpo de Berlinaj esperantistoj oni
povus sxpari proksimume 10.000 eurojn. Parte la materialoj por la rekonstruo
jam staras en la domo. La mankantajn proksimume 25.000 eurojn oni devas
kolekti per privataj mondonacoj kaj publikaj subvencioj.

Parolante pri publika subteno ni pensas cxefe pri partopreno en la programo
Urban II de la Euxropa Unio. Ankaux la du asocioj Esperanto-Ligo Berlin r.
a.
kaj Esperanto-Junularo Brandenburgio-Berlino eble subtenos la projekton.

Tamen ni bezonas ankoraux donacojn de privataj personoj. La kolektadon de la
mondonacoj transprenas la komunutila asocio Esperantodomo Michendorf r. a.,
kiu ekde kelkaj jaroj posedas domon en Michendorf (sude de Berlino) kaj
subtenas per la tieaj luenspezoj la Berlinan esperantovivon.

Provizora superrigardo pri la kostoj por la rekonstruo de la korta domo: Per
la kolektita mono la asocio pagos la rekonstruon de la korta domo. La asocio
kontrauxe ricevos por 20 jaroj la uzrajton por la salonoj. Oni pripensas
ankaux la eblecojn de Erbpacht, tiel ke oni certigas, ke la korta domo
restas malfermita por Esperantaj arangxoj.

Por mondonacoj bv. uzi la jenajn indikojn. Se vi volas ricevi kvitancon (por
la financoficejo bv. indiki:
Ricevanto:
Esperanto-Haus Michendorf Kontonumero: 0745 447106
Banko: Postbank Berlin (BLZ 100 100 10)
Celo: Sanierung Gartenhaus

de Sebastian Hartwig

el Berlina Informilo

fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.