Esperanto en Internacia Evento

Posted on in ERA Novaĵoj 16 view

Esperanto en Internacia Evento

Esperanto havos spacon en la 36a Monda Vegetarana Kongreso, okazonta en
Novembro en la urbo Florianopólis, stato Sankta-Katarina, Brazilo. Gi estas
organizata de IVU (Internacia Vegetarana Unuigo) kaj SVB (Brazila Vegetarana
Societo).

Similaj al UK-oj, gi okazas de du en du jaroj en iu loko de la mondo, kaj
en gi partoprenas cirkau 1.000 homoj el pluraj landoj.

Ci-jare unuafoje gi venas al Sudameriko kaj oni preparas grandiozan eventon.
Kvankam la oficialaj lingvoj estas la portugala, la hispana kaj la angla,
Esperanto havos spacon por disvastigo inter la partoprenantoj (oni planas
prelegojn, lecionojn, ktp). Esperanto konkeris tiun spacon pere de rilatoj
inter IVU, SBV kaj TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio).
Kaj Brazila Esperanto-Ligo apogas la agadon.

Estas alvokitaj kaj invititaj ciuj esperantistoj, vegetaranoj au ne, por
disvastigi la internacian lingvon kadre de tiu internacia evento,
elstarigante tion, ke la vegetaranoj estas grupo favora al Esperanto. Por
pliaj kontaktoj kaj informoj pri aligo vizitu www.svb.org.br au rekte
kontaktu la respondeculon Rogener Pavinski: esperanto@ivu.org

Luiz Rusilo
Brazila Esperanto-Ligo


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu





Selektitaj novajxoj el Esperantujo – per retposxto: RET-INFO
http://www.eventoj.hu
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.