Esperanto en Azio: kion ni volas atingi nun?

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

Esperanto en Azio: kion ni volas atingi nun?
——————————————–

Dum la Universala Kongreso en Pekino c'i-jare prezentig'as tre bela okazo
por pripensi pri la atingoj dum la pasinta jarecento de la movado por la
internacia lingvo en la tuta Azio kaj cerbumi pri la celoj de la nuna
Esperanto-movado en aziaj landoj.

Persone mi ne kredas ke aziaj esperantistoj havas la rolon nur esperi, ke en
alia kontinento, ekzemple Eu'ropo, Esperanto triumfos. Aziaj esperantistoj
devas labori por ke Azio estu la kontinento en kiu Esperanto triumfos, kaj
mi mem persone estas tre profunde konvinkita pri la ebleco de tio. (Cetere
ankau' multaj alikontinentaj esperantistoj kas'e esperas, ke C'inujo au'
alia potenca azia lando estos la lando, kiu sukcesos rezisti la anglan kaj
venigi la mondon al pli justa komunika situacio)

La aziaj esperantistoj, do, havas la taskon ne seniluziigi la
alikontinentajn esperantistojn. Ili devas ankau' pensi pri kiel plej bone
enhejmigi Esperanton en Azion kaj doni al la movado celojn atingeblajn en
Azio mem en la nuna tempo. Unuvorte ili devas pensi pri la plej bona
respondo al aziano, kiu demandus vin: “Finfine kial, do, mi lernu c'i tiun
vian Esperanton?”

Estas eblaj pli ol unu respondo, kaj ni donu c'iujn sencohave doneblaj al
azianoj.

Subpunkto de c'i tiu pripensado-projekto povas esti prelegoj pri la sama
temo dum la tiel nomata Strategia Forumo en la UK en Pekino. Vojag'ontoj al
la UK pretaj por prelegi pri c'i tiu temo, bonvolu kontakti min,
<­renato.corsetti@esperanto.org>.

C'iuj aliaj bonvolu debati en c'iuj haveblaj retaj sed ankau' realaj forumoj
en la azia Esperantujo. La esperantistoj en aliaj kontinentoj bezonas vin,
ke vi disvastigu Esperanton c'e vi. Tio estas la plej bona helpo, kiun vi
povas doni al la ceteraj esperantistoj.

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.