Esperanto-artistoj

Posted on in Politica e lingue 14 vedi


El la diskutgrupo Ni parolas Esperante

Esperanto-artistoj

[origine: Die Esperanto-Künstler, de Bettina Ritter]

esperantigis Beatrice Allée kaj Adin Eichler

Iom de la portugala, multe de la hispana, pinĉeto de la angla kaj iomete de la germana – Esperanto estas arte farita lingvo, preskaŭ 120-jara, tamen ĉiam malmulte konata. Tion volas ŝanĝi du junaj artistoj el Kopenhago. Ili desegnas specialajn meblojn, t-ĉemizojn kaj kreas eksterordinarajn manĝaĵojn – por Esperanto.

Malplena ĉambro kun blankaj muroj. Meze simpla bruna lignotablo kaj kelkaj seĝoj. Tie ĉi sidas viro kaj virino unu apud la alia. Li portas sian manon al ŝia buŝo. Ne, ne temas pria moro. Ŝi malpuriĝis per jogurto. Epizodo el tutnormala televidserio. Sed la lingvo estas eksterordinara – temas pri Esperanto.

“Ĉio komenciĝis antaŭ; du jaroj kaj duono. Ni havis tiun ideon fari Esperanto-Sitcom. Poste ni konsciiĝis rapide, ke la projekto estos multe pli granda ol ni komence opiniis.”

Daniel Salomon kaj Olof Olsson sidas en la Kafejo de la Artoakademio en Berlino, viva renkontejo dum la “Biennale”. Salomon estas 29-jara kaj portas malhelan grandkoluman puloveron sub la finstriita kompleto.

Olsson en siaj ruĝega sportjako kaj grizeflava gladigita pantalono ŝajnas multe pli juna ol 40-jara. La dana-sveda artistoduopo renkontiĝis antaŭ; 7 jaroj ĉe la Reĝa Dana Artakademio en Kopenhago.

“Ni volas produkti popularan kulturon por tiu lingvo. Esperanto ja ne havas propran kulturon aŭ landon el kiu ĝi devenas. Por Pop-kulturo necesas ja iom da muziko, televidkulturo kaj manĝotradicio.”

Per sia blanka portebla Apple-komputilo la artistoj vidigas filmon pri siaj pasintaj projektoj. “Ovo” estas la vorto por “Ovo” en Esperanto. Antaŭ; apenaŭ; duonjaro ekmalfermis Salomon kaj Olsson manĝejeton kun tiu nomo en Kopenhago. Malantaŭ; servotablo ili vendis dum du monatoj nur malmolkuiritajn ovojn. Esperanto-atako kontraŭ la rapidmanĝeja kulturo, kiel diras Olof Olsson.

“Por ni la ovo estas la plej esenca Esperanto-ingredienco. Oni vidas ĝin vere ĉie en la mondo. Kaj ankaŭ; plaĉegas al ni la ovo pro ĝia simpleco kaj formbeleco.”

Per siaj agadoj la artistoj eniras nacie kaj kulture klare difinitajn sferojn kaj eksplozigis ilin. Kontraŭ; la usona hamburgerkulturo ili prezentas la simplan, tutmonde disponeblan ovon. Por alia projekto ili malkonstruas kaj rekonstruas meblerojn. Kuireja ŝranko iĝas tablo – konstruante Esperanto-mondon ankaŭ; la vivkulturo ne rajtas resti ekstere.

La tutan projekton ili nomas “La Loko” – “La Loko”. Mensa loko ekster la reala mondo : « elasta, polimorfa kaj moviĝema” – ĝuste kiel la arte farita lingvo mem. Ĉar ambaŭ; devenas el multnaciaj familioj, estis preskaŭ; logike elekti Esperanton kiel ilo de la arta esprimo.

“Mi naskiĝis en Danio. Kiam mi estis kvinjara, mi transloĝiĝis kun mia familio al Francio; 22-jara mi revenis al Kopenhago. Kiam mi retrorigardas al mia artista verkado, tio kio kunligas estas la lingvo. Kelkfoje mi eĉ ne scias en kiu lingvo mi devas pensi, kaj tio estas konfuziĝa. Sed ĝuste tio estas tre produktiva por mi.

“Mi estas ido de la plioftiĝinta amasturismo de la 60-aj jaroj. Mia nederlanda patrino kaj mia sveda patro renkontiĝis en Majorko, enamiĝis kaj geedziĝis. Mi plenkreskis en Svedio, parolas la svedan, la nederlandan, la danan, la anglan kaj iomete la germanan. Sed mi sentas min plej hejme en Esperantio.

Ilia nova projekto: antaŭ la Sudafrika Futbala Mondpokalo 2010 la du homoj volas kunvenigi Esperanto-teamon. Unuflanke por disvastigi la Esperanto-ideon: paco kaj interkompreno inter popoloj. Kaj aliflanke por kontraŭstari la organizatan futbalosistemon kaj ties naciajn ŝovinismojn per sennacia teamo.

“La FIFA, la uniĝo de naciaj futbalaj asocioj de ĉiuj kontinentoj, kaj la Esperanto-movado ekis ambaŭ komence de la 20a jarcento fonditaj sur la sama ideo: kultivi transliman amikecon. Tiutempe sporto pli celis renkontiĝon kaj komunan ludon. Nuntempe tio tute malsamas. Dum politike la ideo de diversaj ŝtatoj pli kaj pli perdas sencon, futbale naciismo pli kaj pli gravas.

Pli ol neverŝajne estas ke la teamo estos rajtigita partopreni la Sudafrikan Futbalan Mondpokalon 2010. Tamen: atentigo pri la provo, jam nun certas al “La Loko”. Kaj ankaŭ tio helpos la du artistojn realigi sian utopion de pli bona mondo Esperanta.

© 2006 Deutschlandradio

http://www.laloko.org/index.html

Questo messaggio è stato modificato da: oltremare, 20 Giu 2006 – 14:19 [addsig]




0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.