Esperanta komerco-grupo!

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

Esperanta komerco-grupo!
————————

Se vi algxustigxas al unu el la cxi subaj situacioj, vi estas invitata
enskribigxi al la Yahoo-laborlisto per-esperanto-komerco-informoj:

Vi deziras gajni monon per internacia komerco, tio estas, vi volas profesie
agadi sur la kampo de importado kaj eksportado, cxu kiel makleristo cxu kiel
rekta importanto/eksportanto kaj volas adopti Esperanton kiel laborlingvon.
Eventuale vi ecx pretas fondi entreprenon de internacia komerco;

Kvankam vi ne volas profesie kaj gxisfunde agadi sur la kampo de internacia
komerco, vi pretas iel ajn kunlabori por efektivigi negocojn, por ekzemplo
helpante per loka kontakto kun entreprenoj esperantistojn, kiuj volas
profesie agadi, aux plenumante aliajn taskojn farendajn, laux la
laborprogramo starigita de la membraro de la laborlisto;

Vi estas komercisto (aux intencas baldaux esti) kaj eventuale interesigxos
pri importado aux eksportado de varoj enkadritaj en via laborkampo;

Vi estas estrarano de esperanto-asocio kaj vi kredas, ke internacia komerco
de varoj por konsumado (vestajxoj, sxuoj, mangxajxoj, parfumoj, kodiskoj,
komputilajxoj, artajxoj,hejmaj utilajxoj ktp ktp ktp), je malgranda skalo,
povos esti bona enspezofonto por via organizajxo.

Vi apartenas al la monda movado de justa komerco, kaj kredas ke Esperanto
povos roli kiel unu el la laborlingvoj por via organizajxo de justa komerco.

Nu, por enskribigxi bonvolu sendi malplenan mesagxon al
per-esperanto-komerco-informoj-subscribe@yahoogrupos.com.br . Tiam vi
auxtomate ricevos demandaron, kiun vi devos plene respondi por efektivigi
vian enskribigxon al la laborlisto.

Bonvolu atenti pri du detaloj:

· Tiu grupo ne celas gxustadire diskutadon, sed konkretan agadon.
Diskutado pri strategio, teorio kaj statistikoj pri internacia komerco,
prezentado de fakaj tekstoj kaj similajxoj estas nur rimedoj por atingi la
celon: evoluigi la internacian komercon per Esperanto. Do iel ajn vi devos
konkrete kunlabori, cxu kiel makleristo, cxu komercisto, cxu redaktanto, cxu
tradukisto, cxu logxistika apoganto ktp

· Tute ne estas permesate dissendo de spamo aux de mesagxo ne koncernanta la
celaron de la grupo.

Renato Corsetti
Rete: renato.corsetti@esperanto.org


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.