ERA prezentas la librojn Maskerado ĉirkaŭ la morto kaj Modernaj Robinzonoj de T. Soros la 4an de novembro en Romo

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

ERA prezentas la librojn Maskerado ĉirkaŭ la morto kaj Modernaj Robinzonoj de T. Soros la 4an de novembro en Romo

La 4an de novembro, je la dekdua matene, Esperanto Radikala Asocio (ERA) prezentas Maskerado ĉirkaŭ la morto kaj Modernaj Robinzonoj de Tivadar Soros en la sidejo de Via di Torre Argentina 76 en Romo. Post la projekciado de videa interveno de la filo George Soros, konversacias pri ili, kun la Sekretario de la Asocio Giorgio Pagano, la emerita Rektoro de la Universitato de Hartford Humphrey Tonkin, la akademiano kaj esperantisto Carlo Minnaja, la senatano Marco Perduca, vicprezidanto de la Radikala Partio kaj aliaj gravaj gastoj.

«Temas pri ege valora dokumento rilate al la tempoj, dum kiuj Esperanto estis ilo por foreviti la reĝimojn», eksplikas Pagano. «Hodiaŭ estas nepenseble fari objektivan pripensadon pri la estonto de la Internacia Lingvo sen klarigi, kiujn esperojn de paco kaj egaleco prezentis ĝi en la historio, ekde la holokaŭsto ĝis la nunaj tagoj. Estas ĝuste la tempoj de la holokaŭsto kiujn patro Soros, eskapinte el Hungario al Usono, rakontas en Maskerado, priskribante ĝin per la demokrata kaj egaleca lingvo iniciatita de L. L. Zamenhof, kies familio suferis la martiriĝon en geto de Varsovio, en Palmiry kaj en Treblinka».

«Neanstataŭebla libro, kiu poste estos senpage konsultebla en nia Biblioteko de la Neperforto, por doni al la novaj generacioj la plejan eblecon lerni la signifon de la nazifaŝista persekuto, de la milito kaj de la sovetia komunismo, sed ankaŭ sin demandi pri la valoro de la neperforto, pri la insidaj manieroj, per kiuj la reĝimoj kaj la diskriminacioj prezentiĝas kaj pri la nekompareblaj eblecoj de Esperanto kiel lingvo de la ‘homa specio’ kaj kiel granda atesto de la frateco inter la homoj, ke ĝi restas tia ankaŭ je la fono de la plej kruelegaj kaj neelteneblaj negacioj de la homa komunumo», konkludas la Sekretario de Esperanto Radikala Asocio.

Romo, la 2an de Novembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.