ERA al la Asembleo de la Indignantoj

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

ERA al la Asembleo de la Indignantoj

Marco Cattaneo intervenis flanke de ERA vendredon la 11an de novembro en Placo de la Popolo al la Publika Asembleo de la Indignantuloj, movado, kiu starigis tendaron ekde la 15a de oktobro en Placo Sankta Kruco en Jerusalemo. Cattaneo parolis al la Asembleo pri la temoj de la lingva demokratio kaj de Esperanto kiel eŭropa federala lingvo.
“Ni vivas en Italio, en Eŭropo kaj en granda parto de la mondo procezon de koloniado, kiu, kontraŭe al la koloniado de la pasintaj jarcentoj, ne estas teritoria, sed realiĝas ekonomie kaj kulture. La tutmonda kapitalismo, kiu deflagracias dum ĉi tiu periodo, estas frukto de politika plano por trudi ĉi tiun tipon de ekonomia modelo en la tuta mondo, kaj kun ĝi trudi difinitan tipon de kulturo kaj pleje de lingvo, la angla lingvo, antaŭ kiu la eŭropaj ŝtatoj, Italio unue, memkolonias. Oni postulas la anglan nun jam ĉie, por trovi laborlokon, por eniri la universitaton kaj por kompletigi la akademiajn kursojn, sufiĉas diri ke la italaj instruistoj devas havi la ateston de nivelo B2 en la angla por obteni la ateston pri instrukapableco de iu ajn fako”, diris Cattaneo.
“Antaŭ tiu situacio mia konkreta propono estas la enigo de la Internacia Lingvo Esperanto, la plej simpla lingvo, kiun ĉiuj povas lerni, kaj kiu povas malfermi novajn vojojn eŭrope kaj monde. Pensu nur pri kiel estus pli simpla monde kunordigi la agadojn de movado kiel ĉi tiu, se oni alprenus la Internacian Lingvon por komuniki. Do mi estas ĉi tie por proponi al vi ĉi tiun alternativon, pli ol realigeblan, en mia nomo kaj en la nomo de Esperanto Radikala Asocio, al kiu mi apartenas, esperante ke ni povas starti kune vojon de kunlaborado, kiu portos nin al pli justa mondo, kie ĉiuj havos la saman rajton, kaj la saman kapablon, paroli, konfronti kaj debati kune la defiojn, kiuj atendos nin”, konkludis Marco Cattaneo.
La partoprenantoj al la Asembleo montris sin interesitaj kaj samopiniaj malfermi dialogon, kaj kunlaboradon, pri la temoj de Esperanto kaj lingva demokratio.

Romo, la 11an de novembro 2011.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.