Elektoj cxe UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

Elektoj cxe UEA
—————

Kiel vi scias, tiu cxi jaro estas elektojaro en UEA. Oni elektos
komitatanojn, estraranojn, komitatajn reviziantojn, komisionojn,
komisiitojn, delegitojn.

Komitatanojn A nomumas la aligxintaj asocioj surbaze de la membronombro je
la 31-a de decembro 2003. Klopodu cxe viaj aligxintaj asocioj kiom eble plej
baldaux anonci al la Centra Oficejo definitavan membronombron, pagi la
kotizon ankaux por 2004 kaj informi pri la nomoj de komitatanoj A. De ilia
nombro dependas kalkulo de la kvorumo dum la komitatkunsidoj en Pekino kaj
elektebla nombro de la komitatanoj C.

La elektado de la komitatanoj B estas sub la gvido de la Gxenerala
Direktoro.
Cxiuj individuaj membroj baladaux ricevos de li la balotilon.

Laux la Elekta Regularo la Elekta Komisiono gvidas la elektadon de
komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj kaj la Komisiono pri
Financo. Gxi liveras sian konkludan raporton al la gxenerala sekretario
minimume 75 tagojn antaux la malfermo de la komitata kunveno, dum kiu okazos
la elektado (cxi jare tiu limdato estas la 9-a de majo) kaj la gxenerala
sekretario aerposhte aux per pli rapida telekomunikilo sendas gxin al la
komitatanoj, observantoj kaj la aligxintaj asocioj minimume 60 tagojn antaux
la malfermo de la komitata kunveno (xhi jare tiu limdato estas la 24-a de
majo). La Elekta Komisiono sendis al mi la konkludan raporton kun elektaj
proponoj por komitatanoj C, estraranoj, komitataj reviziantoj kaj la
Komisiono pri Financo. La raporto nun estas preparata por distribuo. Antaux
la 24-a de majo, la limdato preskribita en la Elekta Regularo, mi dissendos
gxin al vi.

Ivo Osibov
gxenerala sekretario


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.