Ekonomio, Giorgio Pagano (ERA/Radikaluloj): la lingva ekonomio devas esti en la registaraj planoj

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Ekonomio, Giorgio Pagano (ERA/Radikaluloj): la lingva ekonomio devas esti en la registaraj planoj

«Hodiaŭ la Registaro decidas pri la detalaj ekonomiaj rimedoj por bari eksterlandajn eskaladojn al la italaj havaĵo esencaj por la sektoroj de la defendo kaj de la nacia sekureco. Mi opinias, ke la defendo de la itala lingvo kaj ĝia antaŭenpuŝo ĉie estas serioza kaj grava temo de nacia sekureco, kiun oni devas plejbaldaŭe konsideri» komencis la Sekretario de la Esperanto Radikala Asocio.
«Italio male ne povas daŭrigi subteni la procezon de angla eskalado detruanta la italan lingvon, kun la egaj kostoj de homaj kaj financaj rimedoj, kiuj pligrandigas ĉiam pli la anglo-usonan merkaton kaj kiuj fatale limigas tiun italan kaj de niaj junuloj devigitaj al utiligi 12.000 horojn de ilia vivo por favori la anglan lingvan monopolon kaj malfavori ilian lingvon mem» daŭrigis la radikala direktanto.
«Estas tempo, ke la lingva ekonomio estu parto de la strategiaj sektoroj de la registaro.
Britio ŝparas de la ne instruado de la frema lingvo en lernejoj 18 miliardojn da Eŭroj jare, dum Italio elspezas 60 miliardojn jare por kolonii la menson de siaj junuloj per la nura angla lingvo. Ni parolas pri ĉirkaŭ 900 eŭroj jare por ĉiu italo, infana aŭ plenkreska. Tiu ĉi estas mono, kiun oni deprenas de niaj universitatoj, nia esplorado, niaj malfirmuloj, niaj eldonejoj, nia kreeco kaj novigo, pligrandigante tiujn fremdajn. Oni ne povas daŭrigi tiun kolektiva suicidon indan je iu jarmilisma sekto sed certe ne de la itala popolo» konkludis Giorgio Pagano.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.