Eklezio/Radikaluloj, Pagano: pri Esperanto tamen ni daŭre akordas! Sed ni devas fari pli multe kaj kune.

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

[fimg=left]http://www.democrazialinguistica.it/images/benedetto16.jpg[/fimg]Eklezio/Radikaluloj, Pagano: pri Esperanto tamen ni daŭre akordas! Sed ni devas fari pli multe kaj kune.

Deklaro de Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio

«Hodiaŭ estas la 36a fojo, ke Papo uzas Esperanton en la kutima Beno “Urbi et Orbi”.
Tio okazas ekde 18 jaroj, ekde tiu Pasko de 1994, en kiu Johano Paŭlo II utiligis ĝin, akceptante la publikan aŭspicion de la Radikala Partio kaj de la Esperanto Radikala Asocio, mobilizitaj kune kun “Neniu tuŝu Kainon” (Nessuno Tocchi Caino) kontraŭ la mortpuno en la mondo.
La Mocio de la 39a Kongreso de la Radikala Partio Neperforta Transnacia kaj Transpartia, okazinta en Romo de la 8a ĝis la 11a de decembro 2011, reasertas “la fundamentan rajton de ĉiuj kaj de ĉiu unuope al la lingva komunikado, sen privilegioj kaj kun enorma avantaĝo por ĉiuj, kontribuante tiel al la savo de la ekosistemo de la lingvoj, havaĵo de la tuta homaro, kaj rekonfirmas sian engaĝon por formale garantii la rajton de la homaro al la alfabetigo en la Lingvo internacia (nomata Esperanto) kiel homa rajto, agnoskita kiel tia de la internacia kaj eŭropa juro, de la transnacia komunumo kaj de la aliaj lokoj kaj fontoj de la juro”.
Pri la agnosko de Esperanto kaj de ĝia graveco por la homaro, pri kiu komunajn konvinkojn havas la Radikaluloj, ekde 1987, kaj la Eklezio, ekde 1994, mi esprimas la aŭspicion, kaj ankaŭ la peton al la mondo de la katolika asociismo, ke oni povus kaj devus fari pli multe. Ĝuste ekirante el Eŭropo, kaj por igi la lingvan enkarniĝon de la neperforto kaj de la paco korektilo de la pure ekonomia kaj financa fundamento de la Unio, kies limoj, por ne diri ruiniĝoj, estas nun jam sub ĉies okuloj».




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.