E-festivalo "Velura sezono" en Jalta!

Posted on in ERA Novaĵoj 12 view

E-festivalo “Velura sezono” en Jalta!
————————————-

Post multjara interrompo en Jalta reaperos fama “Velura Sezono”. Gxi iam
unuigis multajn E-muzikantojn kaj muzikemulojn, pluraj el ili igxis la
steluloj. Tage okazis ekskursoj, turistaj marsxoj, diskutoj (ofte
surplagxe), malfruvespere – koncertoj surkaje.

La nuna festivalo esence diferencos de la antauaj. Unue, cxifoje gxi okazos
komence de septembro, kiam la maro estas varma, la suno milda kaj fruktoj
abundas. Due, gxi estas parto de la agado “Vizagxe al la ekstera mondo”:
gxin partoprenos ankau ne esperantistoj-bardoj kaj okazos diverslingvaj
koncertoj ankaux por la urbanoj kaj ripozantoj, kiuj tiutempe abundos en
Jalta.

La partoprenantoj logxos en tendaro, situanta en pitoreska pinarbaro apud
fama porinfana “Kampeto de fabeloj” en cxirkauajxo de Jalta. En la tendaro
estas 100 nemultekostaj lokoj en cxambroj po 2-3 litoj kaj ebleco akcepti
homojn kun tendoj au/kaj en amasejo. Dezirantoj havos eblecon resti en la
tendaro por ripozo (tiutempe, dum la ripozsezono, la prezo por la logxado en
la tendaro estos la plej malgranda kompare kun aliaj lokoj).

En la provizora programo:
– Inauxgura orgena koncerto;
– Diverslingvaj koncertoj por la urbo;
– Ekskursoj, turistaj marsxoj
– Seminario pri muzika E-kulturo;
– Renkontigxo de pentristoj kaj skulptistoj;
– Rolaj kaj intelektaj ludoj;
– “Barda kafejo” – nokte cxe lignofajro
– Nokta koncerto sur la kajo kaj nokta nagxado;

Ni sopiras revidi lauxreatojn kaj partoprenantojn de la antauxaj festivaloj
“Velura Sezono” kaj invitas cxiujn aliajn E-artistojn kaj spektantojn.
Konsenton partopreni la festivalon jam alsendis JoMo.

La festivalon organizas jalta E-klubo “Tero” kune kun la poltava krea
unuigxo “Gaudeamus”, kieva E-klubo “Kare” kaj moskva E-klubo “Masi”.

Loka organiza komitato: espero@yalta.crimea.ua
UA-98612 Jalta a/k -74 Esperanto
Tel.: (0654) 231651 Jefim Zajdman

Rete: espero@yalta.crimea.ua


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.