DVD-filmo Shtelado de fiancino

Posted on in Ni parolas Esperante 16 vedi

El “Nova sento in rete”
 
Provfilmeto pri “Sxtelado de fiancxino”

La DVD-filmo “Sxtelado de fiancxino, aux Kauxkaziaj aventuroj de Sxurik” antaux paro da tagoj finfine aperis en la Libroservo de UEA.
Mi memorigas, ke tio estas Esperantigo de klasika sovetia komedio “Kavkazskaja plennica ili Novyje prikljucxenija Sxurika” (“Mosfilm”, 1966).

La informa pagxo estas http://katalogo.uea.org/?inf=7818

!!! En la pagxo oni povas ne nur legi pri la filmo kaj vidi la kovrilon de la DVD-disko – sed ankaux spekti provfilmeton, kiu permesas taksi la enhavon kaj la sonigon. Dauxro: 8 min 27 sek.

E-aj subtitoloj, kiuj ja estas en la DVD mem, en la reta provfilmeto mankas, por ne malhelpi spektadon sur relative malgranda video-bildo.

Vidi la filmeton oni povas ankaux en YouTube:
http://www.youtube.com/watch?v=wZRUdx3Gobw

Andrej Grigorjevskij

[addsig]



0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.