Du pridemandojn al Eu-komisiono kaj al Eu-Konsilio por urghe auskultigi F. Grin

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

La radikala Eŭ-deputito M. Cappato prezentis du pridemandojn respektive al Eu-komisiono kaj al Eu-Konsilio por urĝe aŭskultigi la ekonomikiston F. Grin pri la kostoj de la publikaj politikoj pri instruado de fremdaj lingvoj.Profesoro Grin, komisiite de la franca “Alta konsilio pri taksado de la instrusistemo” pretigis raporton pri “Fremdlingvo-instruado kiel publika politiko”, analizinte la rilatumon kostoj / utiloj de tri malsamaj tipoj de lingvo-politikoj celantaj atingi kiel eble plej altan nivelon de lingva interkomunikado inter la eŭropaj civitanoj, kaj de lingva demokratio.Dum jardekoj, Eŭrop-unio obstine konsideradas nur unu tipon de plurlingvisma lingvo-politiko, kiu necesigas elekton pri kiujn lingvojn oni instruu kaj pri la kriterioj taŭgaj por tia elekto. Tiu politiko estigis dum la jaroj hegemonion de la angla lingvo – kaj nur de la angla – malavantaĝe por la ceteraj Eŭrop-uniaj lingvoj.Tial, oni petas al Eu-komisiono (P-3652/06) kaj Eu-Konsilio (E-3653/06) konsulti profesoron Grin por profunde analizi la ekonomiajn kaj praktikajn konsekvencojn kiujn ricevas la Eu-civitanoj el la antaŭenigo de multlingvismo – fakte nur-unu-rezulta – kaj la avantaĝojn jes aŭ ne alportatajn de la tie analizataj scenaroj.Oni plue petas, kaj al Eu-komisiono kaj al Eu-Konsilio, esprimi – laŭ politika vidpunkto – taksan opinion pri la tri tipoj de publikaj lingvo-politikoj, dezir-esprimante, ke kuninteresiĝu al analizo de la demando ankaŭ la ceteraj kompetentaj eŭropaj organoj kaj oficejoj.
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.