Du ministroj en la Organiza Komitato…

Posted on in ERA Novaĵoj 6 view

ret-info: Du ministroj en la Organiza Komitato…

Per “ret-info” ni ne kutimas distribui informojn pri lokaj E-arangxoj, sed
nun ni faras escepton, ja ne estas kutime, ke en la Organiza Komitato
membras ecx 2 ministroj…

Ni opinias, ke indas finlegi la invitilon

L.S.

——————————————————————

Internacia Esperanto-Festivalo “Paco kaj Espero”

Dagestana Socia Organizacio – Inform-analitika Centro “Rakurs” kaj la
registaro de Respubliko Dagestan kore invitas vin al la Internacia
E-Festivalo “Paco kaj Espero”.

Gxi okazos inter la 7-a kaj 12-a de majo en pitoreska bordo de la Kaspia
maro. Dagestanaj esperantistoj havas bonajn tradiciojn en organizado de la
amasaj arangxoj – cxi tie pasis la I-a Tutsovetia Laborbrigado kaj la XX-a
OkSEJT, tradiciaj majaj Kauxkaziaj E-Renkontigxoj kaj Internaciaj
E-tendaroj. Nun vin atendas interesa Festivalo, dedicxata al la 60-jarigxo
de la Venko.

En la provizora programo estas antauxvidataj: logxado en bonaj
kondicxoj en la cxemara ripozejo “Laro” inter cxefurbo de Dagestan
Mahxackala kaj unu el la plej antikvaj urboj de la planedo Derbent;
interkona vespero; solena malfermo kun la partopreno de la gvidantoj de la
respubliko kaj famaj poetoj, artistoj en la speciala salono; fotoekspozicio
sub la titolo “La Mondo de Espero” (viaj verkoj estas bonvenaj!);
internaciaj koncertoj; vizito al la festa koncerto de majstroj de kulturo de
la respubliko – eventuale kun partopreno de la gastoj; partopreno en la
festaj arangxoj de la respubliko; ekskurso al la 5-miljara urbo Derbent kaj
gxia fama fortikajxo kaj vina kaj konjaka uzinoj kun gustumado de niaj sunaj
trinkajxoj; sxipa ekskurso kun sxasxlikumado. Kompreneble, kvizoj,
bard-kafejo kaj diskotekoj ankaux ne mankos. Vere amikeca etoso, konatigxo
kun la unika kulturo de la Monta Lando, gxiaj noblaj tradicioj, popolaj
artoj kaj metioj, bona ripozo atendos vin!

Cxiujn gastojn oni renkontos en la flughaveno kaj stacidomo, dum la tuta
semajno cxe ni dejxoros bona buso.

Speciale por tiuj, kiuj demandas min pri la sekureco – la situacio estas
kvieta, krome, oni speciale gardos la ripozejon. Por dagestananoj la
vortoj amikeco kaj gasto estas sanktaj! Dum la tuta perido cxe ni dejxoros
jxurnalistoj de cxiuj respublikaj kaj reprezentantoj de la centraj rusiaj
amaskomunikiloj, inkluzive la respublikan televidon.

Okazos gazetaraj konferencoj. Cxiu partoprenanto krom la suveniroj ktp.
ricevos ankaux la filmon pri la arangxo. Estas preparata speciala kolora
fotorevuo pri Dagestan en Esperanto. Ankaux pluraj aliaj surprizoj atendas
la partoprenontojn! Koran bonvenon!

Pri la vizoj por eksterlandaj gastoj zorgos la registaro, do, la problemoj
kun tio ne estas atendataj.

La organiza teamo ne estas tro granda, sed inkluzivas du ministrojn,
vic-urbestron kaj aliajn gravulojn, ankaux la prezidanton de REU, sed
ankoraux pli gravas, ke ni strebos fari cxion por bonfarto de niaj gastoj,
por la partoprenantoj estu kontentaj kaj ricevu belajn impresojn!

Bonvenon!

———

Loko
La Festivalo “Paco kaj Espero” okazos en la ripozejo “Cajka” (“Laro”)
surborde de Kaspia maro. Dulokaj komfortaj cxambroj kun cxiuj necesajxoj.
Kune kun la trifoja mangxado la prezo estas vere modera – 12 euxroj por
tagnokto. Por la civitanoj de Rusio kaj eks-sovetiaj statoj – 400 rubloj por
tagnokto.

Prezoj
Aligxkotizo: 20 euxroj. Por la civitanoj de Rusio kaj eks-Sovetiaj
statoj: 200 rubloj.

———

Pliajn detalojn vi povas peti de Ahman Junusov, iama redaktoro de Eventoj –
rete cxe: “junusov@xtreem.ru” kaj “junusov@dinet.ru”, telefone kaj fakse:
(8722)-630643, Abdurahman Junusov, posxte:
a/k 39, RU-367000 Mahxacxkala, Dagestan, Rusio.


laux [esperanto-rus-informoj]


[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.