Denove prezentita ce la itala Parlamento la Lego pri Esperanto

Posted on in ERA Novaĵoj 5 view

2006.06.01
Deklaro de la Sekretario de ERA Giorgio Pagano

Per Akto n-ro 129 de la ĉambro de la deputitoj estis denove prezentita je la komenco de la nova parlamenta periodo fare de Andrea Colasio de la frakcio “Margherita” la Leĝ-propono favore al la Internacia Lingvo:

“Dispozicioj por la defendo de la lingva-kultura diverseco kaj por aserto de valoroj de paco kaj demokratio kaj progreso pere de antaŭenigo kaj instruado de la internacia lingvo esperanto”.

La teksto restis la sama jam sugestita de la radikala asocio “Esperanto” (ERA) en la pasinta parlamenta periodo, kies itinero konkludiĝis per Aŭskultado de la Segretario de ERA Giorgio Pagano mallonge antaŭ la fermo de la ĉambroj.

Nun ni devos labori deklaris Pagano por ke la Leĝpropono trovu aŭskulton kaj sukcesu atingi konsentojn. Mi opinias, tamen, ke la neceso de kundividita Federacia Lingvo konsistigas por Eŭropo elementon sen kiu vera kaj efektiva ekonomia konkurado ne povos realiĝi, kun tre gravaj damaĝoj al la ekonomio de la eŭrop-uniaj civitanoj kaj de la eŭropa konkurenc-kapablo sur la tutmonda merkato. Mi esperas do ke niaj parlamentanoj estu pli kaj pli konsciaj pri tio kaj donu al ni la eblecon surkampigi veran eŭropan alternativon fronte al la imposto pagata al la angla lingvo.

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.