DE Ivano Bujdoso el Budapest

La situacio de Esperanto en Hungario kaj en ELTE:

1. Estas multaj studentoj en diversaj superaj lernejoj (universitato aux altlernejo) kiuj bezonas du lingvoekzamenojn. Tio estas kondicxo ricevi diplomon.
Iu ajn vivanta fremda lingvo estas tauxga. Pro tio la nombro de ekzamenatoj pri Esperanto en sxtate rekonita ekzamena entrepreno (Fremdlingva Progresiga Centro, laux hungara mallongigo ITK) dinamike kreskas, laux la ekzamena statistiko en la lastaj 12 monatoj 2458 homoj aperis cxe ekzameno kaj 59 % sukcesis. Laux informo el alia, oficiala fonto en 2002 estis cxe ITK 154096 ekzamenoto, kies 4,4% volis esti ekzamenata pri Esperanto. Se mi tiel kalkulas temas pri 6780 homoj.
La fakto estas cxe la plej granda hungaria ekzamena entrepreno la vicordo de preferataj lingvoj estas:
angla 55%
germana 35%
Esperanto 4,4%
franca, cigana 2,2%

2. Tia senprecedenca sukceso vekis intereson de oficialuloj, ekz. vicsxtatsekretario en Eduka Ministerio, kaj aliaj. Ili volas limigi la ekzamenigxantojn pri Esperanto per diversaj metodoj.
Laux la legxo studento devas fari ekzamenon el lingvoj: vivantaj. Ili neas, ke Esperanto estas vivanta lingvo.

3. Hieraux la 10-an de decembro 2002 estis en ELTE scienca konferenco: “Naturaj lingvoj – Artefaritaj lingvoj”. La programon vi povas rigardi en www.edukado.net La celo estis doni sciencan pruvon per lingvistikaj argumentoj pri tio, ke Esperanto estas vivanta lingvo.

4. En 2001-7-13 registara ordono cxesigis la 5-jaran filologian fakon de Esperanto. La sama ordono ebligis la fondon de 4-jara altlernejnivela fako 'instruisto de Esperanto'. La malfondita universitatnivela Esperanto-fako funkcios gxis 2006, por ke la jam akceptitaj 14 studentoj povu diplomigxi.

5. Cxiujare en la mezo de decembro aperas en librovendejoj informlibro pri la kondicxoj pri akceptado al superaj lernejoj. Laux la antauxaj priparoloj kun la redaktistoj de tiu cxi oficiala inforlibro, Esperanto estos tie en la sama maniero kiel aliaj lingvoj. Laux la informoj studuntoj povos elekti Esperanton kunpariganta kun la lingvoj: angla, franca, itala, ktp. entute 12 eblecoj.

6. Nia fako do povas tion doni, kion vi bezonas. Cxar temas pri nova afero, ni devas ellabori la detalojn.
Ni povas fidi je la sukceso, cxar en la eksa Esperanto-fako estis malcxeesta formado, kion plenumis cx. 30 eksterlandanoj dum la 30 jaroj.
La plentempaj lekciistoj estas VARGA-HASZONITS Zsuzsa docentino kaj BUJDOSÓ Iván scienca helpkunlaboranto.
Lekcias ankoraux MÁTHÉ Árpád emerita docento de ELTE.
Nia teamo gxoje instruus eksterlandajn studentojn cxu cxeestaj cxu malcxeestajn.
Pri bazaj informoj vidu:
www.extra.hu/vaganto
www.geocities.com/bujdosoivan

Mi gxojus auxdi pri viaj pluaj pasxoj cxirilataj
Amike Ivano

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.