CLIL aŭ KILL? Giorgio Pagano (ERA): Profumo daŭrigas kredigi la anglelingvan koloniadon kiel progreson.

Posted on in ERA Novaĵoj 4 view

La Ministro Profumo daŭrigas kredigi la anglelingvan koloniadon de la Italo kiel progreson, subtenante la CLILn, tio estas la instruadon de lernobjektoj ne lingvaj en angla lingvo kaj ne plu en itala lingvo.

La CLILn oni devus rebapti KILL ĉar ĝi mortigas la scion en itala lingvo kaj portas jare en la poŝojn de la angleparolantoj 26 fojojn la miliardojn, kiujn la partitokratia kasto prenis edke 1994 ĝis hodiaŭ.

Fakte, kompare al la 2,6 miliardoj da eŭroj asignitaj al la partioj ekde 1994 ĝis hodiaŭ, la anglelingva koloniigo kostas al la italoj pli ol 60 miliardojn da eŭroj jare, reprezentante ankaŭ ne grandan oportunecon trovi laboron eksterlande, sed ja devigan fuĝon de brilaj italaj cerboj”.

Giorgio Pagano, Sekretario de Radikala Esperanto-Asocio, komentis tiel la deklaron de la Ministro pri Edukado, pri Universitatoj kaj pri Esplorado Francesco Profumo rilate al la starto de la trajnkursoj por instruistoj antaŭviditaj de la CLIL- metodologio.

Ministro Profumo, sen rompo de kontinueco kun siaj antaŭuloj Moratti kaj Gelmini, estas laboranta por malvalorigi kaj progresive forigi nian patrinan lingvon de la instruado kaj substitui ĝin per la la lingvo de la novaj okupantoj substrekas la Sekretario de ERA Esperanto Radikala  Asocio, aldonante ke tiuj kiuj kunlaboras por la starigo de ĉi tiu fremdlingva reĝimo, tiel kiel la kunlaborantoj kun la naziisma reĝimo dum la Respubliko de Vichy,  pli aŭ malpli frue devos responsi pri sia propra agado al la justeco. Antaŭhieraŭ la eŭropa Justica Kortumo, kondamnante la Eŭropan Komisionon, klare diris ke la eŭropaj anoncoj nur en angla, franca kaj germana lingvoj konstituas diskriminacion je lingvo. Profumo valorigas male la diskriminacion de la italoj favore de la anglaj patrinlingvuloj kiuj ne lernas iun ajn alian lingvon escepte la sian.

“Ekde 1995, Miur, danke al la ministeria cirkulero n.ro 126 al kiu aldoniĝis peza esperanta studaĵo pri demokrata vojo al la internaciiĝo, disponas pri analizaj kaj alternivaj instrumentoj kontraŭ la anglelingva koloniigo, sed Ministro Profumo, male, daŭrigas simuli surdan orelon.

 




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.