Civila Servo, Pagano (Radikaluloj/ERA) al la nova Ministro Riccardi: nun dialogo pri la valorigo de la junuloj por la komuna eŭropa patrio

Posted on in ERA Novaĵoj 9 view

Civila Servo, Pagano (Radikaluloj/ERA) al la nova Ministro Riccardi: nun dialogo pri la valorigo de la junuloj por la komuna eŭropa patrio

La Sekretario de Esperanto Radikala Asocio, Giorgio Pagano, skribas al Ministro pri la internacia kunlaboro kaj la integriĝo kun delego al la Nacia Civila Servo, Andrea Riccardi, por inviti lin komenci fortan kaj urĝan dialogon pri temoj, kiuj koncernas la valorigon de la junuloj kaj specife de la junuloj por la komuna eŭropa patrio.

La letero alvenas post kiam la nova registara interparolanto por la mondo de la asociismo kaj de la tria sektoro, en mesaĝo sendita al la nacia Konferenco de la Organizoj de la Civila Servo (Cnesc) okaze de la prezentado de la XIIIa Raporto, difinis la Civilan Servon “okazo de kresko por niaj junuloj kaj entute por la tuta nacio”, dirinte sin ankaŭ preta por alfronti kune kun la Organizoj la nodojn kaj la perspektivojn por la estonto.

De tie ĉi la apelacio de Pagano por rigardi al la potencialo de la Civila Servo laŭ pli vasta dimensio ol tiu nure nacia sed tra la eŭropista optiko, kiu distingomarkas la registaron, en kiu Riccardi partoprenas. «Ĉar la itala Civila Servo – skribas Pagano – estas unu el la plej avanaj en Eŭropo, kaj kiel tia ne nur povas esti, se taŭge valorigita, ekzemplo kaj iĝi modelo por la alia EU, sed, se kunigita kun la eŭropa kaj internacia dimensio, povus trasformiĝi en reala kaj konkreta “armeo” de la neperforto kaj de la demokrata civitismo, kun utiligo en la preventado kaj en la fortikigo de pacaj rilatoj inter popoloj kaj Ŝtatoj».

Pagano krome invitis la novan Ministron partopreni en elsendo ĉe Radikala Radio, en kiu, je la dua duono de januaro 2012, oni debatos ĝuste pri la kreado de eŭropa civila armeo de la neperforto.

Romo, la 16an de decembro 2011




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.