Chapitro 2 – Agho kaj dauxro
Chapitro 2 – Agho kaj dauxro
Kia estas la agho de la studentoj? Chu 14 aux 16 ?
Kiom da tempo devas dauxri la eksperimentado? Chu unu aux du jarojn?
6 Comments
E.R.A.
E.R.A.
Karaj amikoj,
Do ni jam havas du proponojn pri la agho de la lernantoj.
Prof-ro Ivan Bujdoso diris: “Pri la agxo de la lernuntoj ni en Bruselo pli malpli konsentis: 14-15 jaraj lernantoj. En la agxo 17-18 la lernantoj jam faras fortostrecxojn por la abiturienta ekzameno”.
D-ro Ludoviko Molnar proponis: “komenci la eksperimentadon en la 4-a, 5-a kaj 6-a klasoj che la bazlernejanoj (en agho chirkaux 9-10-11 jaroj), kiam la gepatralingvaj kapabloj de legado kaj skribado jam firmighis. Ghi estas atendebla chirkaux che la fino de la 3-a klaso de la bazlernejo”.
Mi volas memorigi kion diris S-ro Giorgio Pagano en Bruselo: ke estas pli bone intrui esperanto al 16-17 jaroj char tuj post unu-du jaroj ili havos la rajton vochdoni en la euxropuniaj balotoj, do ili povas esti ekzemplo pri vera europa civitaneco kaj tuj agi por la disvastigo de esperanto. Inverse, 6-7 aux 9-10 jara lernanto estas tro juna por tiu celo.
Kion pensas la fakuloj?
Kion pri la dauxro de la eksperimentado?
E.R.A.
E.R.A.
Karaj,
skribas S-ro Zlatko Tisljar el Slovenio:
Estimataj,
En la jaroj 1993/94 mi faris eksperimenton pri 12-taga instruado de Esperanto al infanoj 13-14-jaraj en landlimaj regionoj de Slovenio kaj Austrio en kiu kune lernis ekde komenco po du diversnaciaj grupoj.
Tio signifas ke dum unu semajno chiutage grupeto de 8 gelernantoj el Radlje en Slovenio veturis busete al 40 km fora Deutschnadsberg en Austrio kaj lernis kune kun 8 tieaj gelernantoj dum du horoj tage Esperanton. La postan semajnon la grupeto el Austrio veturis al Slovena lernejo kaj la samo okazis en Slovenio.
Dum la lernado sidis en benkoj po unu sloveno kun unu austro.
Ni uzis la Zagreban metodon (Oni posedas la saman lernolibron en ambau lingvoj) en kiu oni antauvidas reciprokan paroladon en paroj kaj interdemandadon.
Post tia dusemajna (2 x 6 tagoj x 2 horoj = 24 horoj)kurso ni faris oficialan ekzamenon por chiuj infanoj kune en Deutschlandsberg
antau la pedagogoj, direktoroj kaj reprezentantoj de ministerioj kaj montirs ke post nur du semajnoj la infanoj povis paroli pri kiu ajn temo en komprenebla Esperanto kaj verki sufiche kompleksan verkajhon. Tion ni ripetis ankau inter urbetoj Pesnica en Slovenio kaj Leibnitz en Austrio kun simila rezulto.
Mi proponas samtipan eksperimenton inter itala parto de la urbo Gorizia kaj slovena Nova Goriza (unu urbo dividita per shtata landlimo) kaj la samon inter Gornja Radgona en Slovenio kaj Bad Radkersburg en Austrio kiuj estas dividitaj nur per rivero. En ambau kazoj la infanoj povas iri el unu lernejo en alian piede. Se ekzistas similaj urboj che iuj aliaj landlimoj, estus bone elekti ankau ilin. La Zagreba lernolibro ekzistas en preskau chiuj europaj lingvoj kaj estas aplikebla sammaniere chie.
Preciza raporto pri miajn antauaj eksperimentoj trovighas en mia libro "Esperanto vivos malgrau la esperantistoj".
E.R.A.
E.R.A.
Karaj,
skribas D-ro Ludoviko Molnar kaj D-rino Julianna Farkas:
Karaj membroj de KEILEU!
La'u nia opinio la solvon de la lingvaj problemoj de la E'uropa Unio
signifus la enkonduko de Esperanto-instruado en la bazaj lernejoj de la E'uropa Unio, kaj se la E'uropa Unio akceptus Esperanton kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.
Unue ni, esperantistoj devus veni al konsento pri la konceptado de tiuj 'ci du proponoj. Ekzemple tiel:
1. La E'uropa Komisiono kaj la E'uropa Parlamento proponu por la
membro'statoj por "evoluigi la kapablon al lingvolernado" la enkondukon de isntruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazaj lernejoj. Estus konsilinde - eluzante la propede'utikan rolon de Esperanto - instrui tiun 'ci lingvon en la 9-10-11-jara a'go de la lernantoj, kaj poste, en la 12-kaj 14-jara a'go komenci la instruadon de po unu nova, fremda, nacia lingvo, la'u la libera elekto de la lernantoj kaj siaj gepatroj.
2. La E'uropa Unio akceptu Esperanton, kiel unu el siaj oficialaj lingvoj.
Tiamaniere la E'uropa Unio efektivigus historian agon, kaj ene de unu generacio 'ciuj siaj civitanoj povus paroli unu kun la alia, sen
interpretistoj.
La sinsekvaj, plenkreskantaj generacioj jam pretendus anka'u la sciencan kaj teknikan aplikadon de Esperanto.
Kiam la plimulto de Esperanto-parolantoj/esperantistoj akceptos tiujn 'ci proponojn, ni devos konvinki la decidofarantojn, ke la aprobo de niaj proponoj signifus por la E'uropa Unio la justan, demokratan kaj rapidan solvon de la lingva problemo, kaj samtempe 'gi alportus seriozan financan-spiritan
energio-'sparon.
Por konvinki la decidofarantojn nia Budape'sta Medicina Esperanto-Fakgrupo pretigis kunaran'gon "Por nia gepatra lingvo - kun pontolingvo estas pli facile", krome 'guste tial ricevos 'ciuj hungaraj parlamentanoj kaj 'ciuj hungaraj membroj de la E'uropa Parlamento la hungaran-esperantan eldonon de la unua volumo (unuaj du partoj) de Konstitucio de la E'uropa Unio.
Dankon por la atento! Elkore salutas Vin
D-ro Ludoviko Molnar kaj D-rino Julianna Farkas
en la nomo de la Budape'sta Medicina Esperanto-Fakgrupo
PS.: En la unuaj tri jaroj de la bazlernejo la infanoj devus alproprigi skribe kaj legante siajn gepatrajn lingvojn, - kaj nur poste oni komencu la instruadon de alia lingvo. Post tri-jara lernado de la internacia pontolingvo Esperanto ili povus pli facile, pli rapide kaj pri sukcese ( KUN SUKCESTRAVIVA'JO) lerni aliajn, naciajn lingvojn. Ni atendas Viajn reagojn, opiniojn.
E.R.A.
E.R.A.
Karaj geamikoj,
Profesoro Lo Jacomo el Francio skribis:
Pri la agxo de la lernantoj, la adoleskigxo estas grava sojlo, kiu entute sxangxas la eksperimentadon. Cxiuj instruistoj, kiujn mi konas, konsentas, ke estas tute malsame (kaj pli facile) instrui al 11-jaruloj ol al 13-jaruloj, kaj 11-jaruloj estas pli pretaj akcepti tiajn eksperimentojn ol 13-jaruloj. Pro tio la opinio de pedagogiuloj gravas. Koncerne matematikajn konkursojn, ekzemple, gxis 13a jaragxo duono el la gajnintoj estas knabinoj, tuj poste la knabinoj preskaux malaperas el la gajnantaroj, pri tio mi neniam auxdis kontentigan klarigon, sed la fenomeno sxajnas tutmonda (se konsideri la partoprenantojn en Internacia Olimpiado pri Matematiko).
Do decido pri la agxo devas bazigxi ne sur politikaj, sed cxefe sur pedagogiaj konsideroj.Mi persone pli apogus eksperimentadon por 11-12 jaruloj, do por la du unuaj jaroj de la franca mezlernejo. Ne nur pro la fakto, ke tiam la lernantoj estas pli disponeblaj por tia eksperimentado, sed ankaux estas pli facile ricevi permeson de la lernejoj por organizi ion ekster la normala lerneja programo (ekzemple mi konas tian mezlernejon, apud Lille, kie kaj la estroj kaj la instruistoj kaj la lernantoj estas jam pretaj por tia eksperimentado, cxar jam funkcias Esperanto-instruado). Nuntempe, en Francio, cxiuj instrufakoj provas (re)konkeri pli da instruhoroj, kaj estas batalo, kiam "io eksterprograma" forsxtelas instruhorojn. La tuta semajno estas plenplena, kaj la fenomeno farigxas des pli grava por pli agxaj lernantoj.
Por 17-jaruloj, ecx ne penseble : organizi nur unuhoran prelegon povas kauxzi revolucion en la instruistaro.Kroma argumento estas, en Francio, ke Unuigxo Franca por Esperanto jam ekagadis por proponi tian eksperimentadon al la franca Ministerio, kaj se la Ministerio ricevus du konkurencajn proponojn estus evidente, ke neniu el ili sukcesus. Estas klare, ke antaux ol iri al la Ministerio ni devas interkonsenti pri ununura propono, kaj sin prezenti kiel reprezentanto de la tuta Esperantistaro.
La 24an de Januaro 2004 mi partoprenis en radio-elsendo (cxe Europe1) pri Esperanto kaj Interlingua (defendata de Jeanne Martinet, vidvino de Andre Martinet), laux rekomendo de la asistantino de Claude Hagege, fama franca lingvisto (kiam mi aligxis al "Société de Linguistique de Paris", cxirkaux 1982, miaj prezentantoj estis Andre Martinet kaj Claude Hagege). Mi profitis la okazon por proponi (antaux nur kelkaj tagoj) al Claude Hagege respondi kelkajn demandojn pri Esperanto, interalie cxu li apogas tia eksperimentadon. Mi ankoraux ne havas lian respondon, sed se li apogus, tio havus grandan influon ecx al politikistoj.
Finfinfine, post legado de la koncerna parlamenta debato, sxajnas, ke maniero proponi konkretan uzon de Esperanto en Euxropaj instancoj estas proponi, ke kelkaj (komence unu) laborkomisiono(j) uzu kiel laborlingvon Esperanton. Se tiu(j) cxi faros suficxe bonan laboron, poste eblos proponi pli vastan uzon de Esperanto.
<o:p>
E.R.A.
E.R.A.
Karaj geamikoj,
skribas Prof-ro Bujdoso el Hungario:
Dum 2004-3-6/7 estis la Pedagogiaj Tagoj de Asocio de HungarajEsperanto-Instruistoj.
Mi ricevis duonon da horoj paroli pri KEILEU kajkolekti opniojn pri gxi.
Mi nun raportas pri la opinio de hungaraj Esperanto-instruistoj rilate alkvar demandoj konekse al eksperimento, paranteze la pozitivaj respondoj:
1. Kion ni ekzamenu:
1.1 La pozitiva efiko de lernado de Esperanto al aliaj lingvoj (10)
1.2 La pozitiva efiko de lernado de Esperanto al aliaj studobjektoj (4)
1.3 La facileco kaj utileco de lernado de Esperanto (9)
2. Gxis kiu grado ni instruu la lingvon (A1-C2 laux direktivoj de laEuxropa Konsilio):
2.1 A1(0)
2.2 A2 (0)
2.3 B1 (8)
2.4 B2 (7)
2.5 C1 (0)
2.6 C2 (0)
3. La agxo de la lernantoj:
3.1 9/10 (9)
3.2 13/14 (12)
3.3 17/18 (1)
4. La metodo de la instruado
4.1 Rekta metodo+reciproka vizito+nacilingva profundigo
4.2 La metodo estu tia, kia cxe la instruado de la aliaj lingvoj de lakoncerna lando
4.3 Interretaj kursojPri la lasta demando ne okazis vocxdonado, cxarestas multe da metodojla metodoj dependas de la celoj
Mi trovis tre bonan materialon pri la antauxa eksperimento:
Helmut Sonnabend
esperanto: lerneja eksperimento-raporto-analizo-konkludoEdistudio, 1979, Pisa, Italujo. pagxo: 158
Amike
Ivano
E.R.A.
E.R.A.
Karaj geamikoj,
skribas Prof. Bujdoso el Hungario:
Eksperimentoj Mi trovis dokumentojn pri la eksperimento: Talento-lernejo. Mi opinias, ke gxi estis la plej longa kaj bone dokumentita eksperimento. Pro gxia eduka valoro indas ekkoni gxin kaj eble prezenti al la italaj politikistoj.
12 infanoj en la unua kaj la dua studjaroj lernis Esperanton cxiutage 3
horojn. En la tria studjaro ili komencis lerni la francan lingvon. La
iniciatinto estis LUKÁCS András. Nun li estas fama en Hungario pro sia
laboro por mediprotektado. En la lasta Zamenhof-festo li kaj lia filo
(partopreninta kiel sesjara lernanto en la eksperimenta klaso) cxeestis,
poste donis al mi 3-lingvan brosxuron. El gxi sekvos fragmentoj. La
instruprogramon de Talento-lernejo kunmetis RADOS Péter, la sama kiu estas kunauxtoro de la superintensaj kursoj. Mi vidis lin kaj parolis kun li
antaux kelke da tagoj. Grave kontribuis Esperantina MIRSKA, kiu nuntempe sendas meterialojn al edukado.net, sxi do estas atingebla. Blazio Vaha (nacia skribo: WACHA Balázs) nun laboras cxe la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio, li flegis la lingvoscion de infanoj en la tria studjaro kaj akompanis ilin al la eksterlandaj vojagxoj. Cetere li gravege kontribuis, ke la Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio deklaru, ke Esperanto estas vivanta fremda lingvo (detaloj cxe: www.edukado.net/forumo)
Tiu cxi eksperimento volis igi amasa la infanedukan metodon de familio
Polgár, kies tri filinoj nun estas inter la plej bonaj sxakistoj.
Jen la enhavo de la brosxuro eldonita en 1993, majo:
La Talento-lernejo Multnombraj artikoloj en hungaraj kaj alilandaj gazetoj, radio- kaj televidprezentadoj - interalie en la usona CNN kaj brita BBC - atestas pri la seriozeco de la laboro plenumata en la lernejo de la Fondajxo Talento.
La pedagogoj kaj lernantoj demonstris la rezultojn de sia laboro dum la
Euxropaj Konferencoj pri Altaj Kapabloj [en la franca teksto] en Budapesxto en oktobro 990 kaj en Munkeno,
Germanio, en oktobro 1992, krome dum la Monda [france] Konferenco pri Altaj Kapabloj en Hago, Nederlando, en auxgusto 1991. La unua klaso de la lernejo prezentis sin ankaux en Italio en decembro 1990 kaj en Anglio en aprilo 1991. En junio 1993 tiu cxi klaso vizitos dum unu
monato Svision kaj Francion por prezenti siajn atingojn kaj intersxangxi
spertojn.
Sinprezentado
La Fondajxon Talento establis la Ekonomikista Grupo de Hungara
Esperanto-Asocio en la jaro 1989. La fondajxo okupigxas pro kapablo-evoluigo de infanoj kaj mediprotektado.
En septembro 1989 la fondajxo ekfunkciigis lernejan klason por ses-jaraj
infanoj en urbeto Budaörs (apud Budapesxto). Laux la kzamenoj cxe la
komenco de la lernado la infanoj estis averagxe kapablaj. Ekde tiam la lernantoj kaj la pedagogoj atingis elstarajn sukcesojn. La klaso specialigxis pri matematiko kaj fremdaj lingvoj (kompreneble ankaux la lernobjektoj pri la gepatra lingvo havas gravan rolon). Post du jaroj ili adiciis kaj substahis nombrokolumnojn dum momentoj, mense multiplikis du duciferajn nombrojn kaj bone faris dividojn [france]. Ankaux en la kampo de lingvolernado ili atingis neordinaran sukceson: meze de la dua lernojaro ili flue parolis la unuan fremdan lingvon, Esperanton. Ili sengxene interpretis pri temoj de sia cxiutaga vivo, kaj ili ekkorespondis kun infanoj tra la mondo.
Helpe de IBM XT-kongruaj komputiloj, la infanoj eklernis ankaux la bazojn de
komputil-uzado. Malgraux ke tiuj cxi infanoj ne estis speciale elektitaj kaj montris neniajn eksterordinarajn kapablojn komence de la lernejo, post tri jaroj ilia inteligenc-kvociento levigxis al elstara nivelo. Laux unuvocxa opinio de cxiuj fakuloj vizitintaj la klason kaj ankaux laux antaux nelonge faritaj psikologiaj testoj, la infanoj cxi tie kondutas pli liberanime kaj gaje ol gxenerale en tradiciaj lernejej klasoj.
La bazaj principoj de la edukado-instruado
La sorobano
La Esperantaj lingvo kaj kulturo
La franca lingvo
[.] estas elektita kiel dua fremda lingvo por la infanoj, kaj gxin instruas
denaska france-parolanto. [.]
Por sana medio
Pluaj planoj
Amike Ivano
You need or account to post comment.