Celo 0 por la eltenebla evoluo: Komuna lingvo por la homaro.

Posted on in ERA ĉe UNO 6 view

Celo 0 por la eltenebla evoluo: Komuna lingvo por la homaro.

HIGH-LEVEL POLITICAL FORUM ON SUSTAINABLE DEVELOPMENT
NovJorko, Palaco de la UnuiĝintajNacioj, 26a de junio – 8ade julio 2015
Skriba Interveno

Se Vivo inda por ĉiuj, “A life of dignity for all”) ne estu simpla slogano sed iĝu konkreta celo por la Unuiĝintaj Nacioj, la Unuiĝintaj Nacioj mem ŝanĝiĝu kiel unuaj, retrovante la komencan spiriton karakterizan de la unua Ligo de la Nacioj kaj poste de la Unuiĝintaj Nacioj mem.
En mondo militanta kaj malamanta, ĉiu ajn evoluo, ĉu eltenebla ĉu ne, estas atingebla celo, ĉar la pasvorto estas: nuligi la aliulon, la proksimulon; se oni ne alfrontos la aperon de ŝovinismoj, eĉ tribaj, en siaj plej agresemaj ecoj, la aperon de interrreligiaj aŭ intercivilizaciaj militoj, en kiu la murdo de la aliulo, de la “malsamulo” estas taksata ne nur neevitebla sed eĉ justa; kie ĝuste pro tiu interhoma malamo amasoj da personoj kaj da popoloj devas ekmarŝi kaj forkuri, por eviti la morton kaŭzatan de la armiloj aŭ de la mizero, endanĝerigante tial ekvilibrojn ofte nestabilajn de aliaj Ŝtatoj batalantaj kontraŭ labormanko kaj malkresko de la vivnivelo kaj do timantaj tiujn enmigrantojn. Ni bone scias, ke ne estas efika la donaco de fiŝo anstataŭ instruo de fiŝkaptado. Sed, se ni instruas per nia lingvo, kaj ni ne instruas, kiel funkcias la komerco de la kaptitaj fiŝoj, ankaŭ ni perfortas, ĉar la fiŝojn poste oni vendos en nia vendoplaco, kiun mastrumas nia merkatestro, kiu parolas nian lingvon kaj pensas kiel ni. Kaj estas la samo, kiam ICANN lanĉas pli ol 600 domajnoparafojn, ĉiujn anglalingvajn, de .shop ĝis .katholic. Ĉu tio ne estas esprimo de deziro je kontrolo de la virtuala mondo fare de la angleparolantaro? .catholic ni citis, ĉar, kvankam la “surtera lando” de la katolikaro kun sia papo estas Romo, en Italio, tiu finaĵo ne estas la itala .cattolico.
Ni devas kuri renkonte al la paco ĝin realigante per neperfortaj rilatoj inter Ŝtatoj kaj personoj kun lingvoj, kulturoj, pensmanieroj malsamaj: tion povas atingi lingvo neperforta de la Unuiĝintaj Nacioj (the United Nations) iĝante la lingvo de la Unuiĝintaj personoj (United Persons).
Komuna lingvo de la homaro, ne gepatra lingvo de iuj popoloj subpremanta la aliajn, estas nepra rimedo ĉu por kontraŭstari la ekonomikajn kaj sociajn dimensiojn de malriĉeco, ĉu por eltrovi novigajn solvojn por malfacilaj problemoj, kiaj estas la sano, la medio, la interseksa egaleco, la bonkvalita edukado por ĉiuj.
Por certigi pacon, interfratecon kaj bonstaton al la homaro, en la unuaj du kunsidoj de la institucio, kiu antaŭis la UnuiĝjntajnNaciojn , la League of Nations, kies oficialaj lingvoj estis la angla, la franca kaj la hispana, la delegitoj de Belgio, Brazilo, Ĉilio, Ĉinio, Kolombio, Ĉeĥoslovakio (nun Ĉeĥio kaj Slovakio), Haitio, Hindio, Italio, Japanio, Persio (nun Irano), Pollando, Rumanio kaj Sud-Afriko iniciatis rezoluciojn, por ke la Ligo de la Nacioj rekomendu tutmonde la instruadon de Esperanto kiel internacia helpa lingvo. En jaro 1921 la Vicsekretario de la Ligo, Inazō Nitobe, proponis Esperanton kiel lingvon de la Ligo, sed li renkontis la vetoon de la franca delegito Gabriel Hanotaux. La plimulto de la Ŝtatoj membroj estis favoraj al adopto de la Internacia Lingvo (dirite Esperanto) kiel laborlingvo, sed la vetoo de Francio (en tiu epoko la franca estis la lingvo de la diplomatio) malpermesis la realigon de tiu projekto. En 1922 la tria Asemnbleo de la Ligo de la Nacioj aprobis unuanime la Raporton Esperanto as an International Auxiliary Language, subtenatan ankaŭ de lordo Robert Cecil, gajninto de la Nobel-Pacpremio en 1937.
La 10-an de Marto 2002 gazeto Indipendent aperigas alarmon pro la rapida detruiĝo de la lingvo-kultura ekologia sistemo kaj la baldaŭa fino de la lingvo-kultura diverseco en la mondo: ”Lingvo-ekstermo: la pereo de la lingvoj. Ĉiun duan semajnon mortas unu”, dum la brita lingvisto David Crystal kaj la kanada lingvisto Krauss prognozas katastrofan sorton por la lingva diverseco surtere: antaŭ la fino de la nuna jarcento 90% de la lingvoj, kaj sekve de la popoloj, estos malaperintaj.UNESKO en sia Tutmonda Atlaso de la lingvoj riskantaj pereon estas pli prudenta: malaperon riskus nur 50% de la lingvoj; proksimune 160 el ili en Eŭropo.
La kialo de la malapero de tiom da lingvoj en tiel mallonga tempodaŭro estas la premo sur la individuoj por ke ili memvole forlasu sian lingvon kaj ekprenu alian, argumentante, ke la lingvoj kaj kulturoj minoritataj estas nekapablaj kaj malsuperaj; la rezulto estas, ke tiuj lingvoj baldaŭ iĝas “nevideblaj”.
La koloniigo de la konscioj de la regatoj pasas tra tri fazoj:

1. EKZALTO de la reganta/majoritata grupo (ni ĝin nomu Grupo A): ekzalto de ĝia lingvo, kulturo, leĝaro, tradicio, politika sistemo, evoluo, atento al homaj rajtoj ktp.
2. MALPLIVALORIGO de la minoritataj/regataj grupoj (ni ilin nomu Grupo B): de iliaj lingvoj, kulturoj, leĝaroj, tradicioj, politikaj aranĝoj, evoluo, atento al homaj rajtoj ktp., tial ili estas konsiderataj ne-civilizitaj, primitivaj, malmodernaj, tradiciaj, postrestintaj, nekapablaj konformiĝi teknologie. “demokrate”, moderne.
3. RACIIGO de la rilatoj inter la du grupoj en senco ekonomia, politika, sociologia, lingva ktp, tiel ke grupo A estu akceptata kiel funkcie utila al grupo B, ĉar ĝi “helpas”, “civilizas”, “modernigas”, “instruas demokration”, “garantias la rajtojn”, “forigas la konfliktojn”, “kreas evoluon”, “pacigas la mondon” ktp.

Iu, mistifike, asertas, ke “la angla lingvo estas nenies propraĵo”, ke ĝi ne detruas la aliajn lingvojn, sed, fronte al la faktoj, tiu ĉi aserto ne sin tenas:
– Unue, ĉar eĉ se ekzistus ia angla lingvo por internaciaj rilatoj, la anglalingvuloj devus elspezi nenion por ĝin lerni, kaj tio signifas egan monfluon de la neanglalingvaj landoj al la anglalingvaj.
– Due, ĉu ni ŝatu tion aŭ ne, ni havas la fakton ke ili, estante denaskaj anglalingvanoj, posedas la leĝan monopolon de lingva korekto, tiel kiel la Ŝtato posedas la monopolon de leĝa forto. Estas la anglalingvanoj la solaj kiuj havas la rajton determini tion kio estas korekta aŭ malĝusta en ilia lingvo.
Ni ne devas nin trompi kaj malpli ni rajtas trompi iun alian: la angla ne estas kunpartigita bono!
La neado de egalaj ŝancoj kaj egalaj lingvaj rajtoj inter la civitanoj de la mondo tradukiĝas en grandegajn ekonomiajn profitojn kaj ŝanĝojn de rimedoj kiujn la neanglaparolantaj Landoj permesas al la denaskaj anglalingvanoj kaj kiujn ni povas resumi per ses punktoj:

1. oni allasas al la civitanoj de la anglalingvaj landoj rimarkindan avantaĝon pro vendado de instrumaterialo, instruado de sia lingvo, tradukado kaj interpretado al la angla, lingva kompetento en redaktado kaj reviziado de tekstoj, kaj tiel plu;
2. la anglalingvuloj neniam devas investi tempon kaj monon por traduki la mesaĝojn, kiujn ili dissendas aŭ kiujn ili deziras kompreni;
3. denaskaj anglalingvanoj ne havas realan bezonon lerni aliajn lingvojn kaj tio ĉi signifas, por la anglalingvaj landoj, grandegan ŝparadon, komencante de la kostoj de instruado;
4. ĉiuj financaj rimedoj kaj tempoj kiujn oni ne dediĉis al la lernado de fremdaj lingvoj, povas esti investitaj en la evoluo, en la esplorado kaj en instruado/lernado de aliaj disciplinoj;
5. kvankam la ne- anglalingvanoj plenumos konsiderinda penadon lerni la anglan, ili neniam povas, sen escepto, atingi tian gradon de majstreco kiu povas certigi ilian egalecon antaŭ uloj kies gepatra lingvo estas la angla:

a)  egaleco en la kompreno ,
b ) egaleco en la evento de ekparolado en publika debato ,
c ) egaleco en intertraktadoj kaj konfliktoj.

6. aldonendas ankaŭ la diskriminacio en dungado inter civitanoj denaske anglaparolantaj kaj ne- anglalingvanoj, dum la dungado.

Laŭ nia scio ne ekzistas detalaj studoj de lingva ekonomio kiuj diru al ni kiom sumas la ekonomiaj kostoj de la internacia lingva diskriminacio .
En EU, la agoj de membro-ŝtatoj devas esti “realigitaj konforme al la principo de malferma merkata ekonomio en libera konkurenco”, klarigas ekonomikisto Aron Lukács en “Ekonomiaj Aspektoj de lingva malegaleco”, male “la uzado de lingvoj fare de la institucioj de la Unio serioze distordas la merkaton kaj estas grava obstaklo al libera konkurado. Rapide ĝi favoras civitanojn kaj entreprenojn de iuj landoj, sed poste ĝi kreas grandajn malavantaĝojn por la civitanoj kaj entreprenoj de la plimulto de EU -membroŝtatoj. Longtempe, ĝi estas ankaŭ malhelpo al ekonomia evoluo pli efika de EU kiel tuto.
Konsiderante diversajn faktorojn, Lukács kalkulas la kostojn kiujn la civitanoj de la aliaj Membro-Ŝtatoj pagas nerekte kaj tiel kaŝite al Britio en proksimume 900 eŭrojn por persono jare, 400miliardojn 587 milionojn 597milojn 900 da Eŭroj sume.
Alia ekonomikisto de lingvaj sistemoj, la svisa François Grin, en “La fremdlingva instruado kiel publika politiko” ekzamenas tri ” scenejojn” de publika politiko de la lingvoj. La unua, kiu koncernas la “ĉion en la angla”, evidentigas la fakton ke Britio gajnas, nete, almenaŭ 10 miliardojn da eŭroj jare danke al la nuna superregado de la angla kaj, ” se ni kalkulas la multiplikantan efikon de certaj komponantoj de tiuj ĉi sumoj, kiel la rendimentojn de la fundoj kiujn la anglalingvaj landoj povas, danke al la privilegia situacio de ilia lingvo, investi aliloke, tiu ĉi sumo entute atingas de 17 al 18 miliardojn da eŭroj jare”.
La dua scenejo, tiu plurlingva ne ege reduktas la kostojn sed la neegalecojn inter la parolantoj, dum la tria, la instruado de Esperanto estas, laŭ Grin, la plej avantaĝa, ĉar ĝi rezultigos nete ŝparadojn por tuta Eŭropo (inkluzive de Britio kaj Irlando), de ĉirkaŭ 25 miliardoj da eŭroj jare. Tio ne surprizigas konsiderante la fakton, kiun Claude Piron, trejnisto de tradukistoj ĉe la Unuiĝintaj Nacioj, klarigis ke la tempodaŭro de profesia lernado de Esperanto estas 500 horoj kontraŭ 12.000 de la angla kaj la trejnado de la instruistoj ne bezonas antaŭvidi kostojn en la landoj de la denaska lingvo, ĉar ĉiuj povas esti instruistoj ĉie ajn en la mondo.

La bildo estas sufiĉe klara: regi la lingvon de popolo fare de alia popolo, permesas ŝparadojn kaj proponas gajnojn multe pli grandajn ol la forigo de provincoj kaj teritorioj aŭ subpremi ĝin per ekspluatado .
Aliflanke la solvo estas same klara, identigita eĉ en 1922 fare de la organizo de la praulo de la Unuiĝintaj Nacioj, la Ligo de Nacioj. Studio tre detala kaj tempe pli proksima farita de itala Ministerio diras en liaj konkludoj: “Esperanto edukas al konstruo de paco; ĝi kontribuas fakte al la preservado de la lingva kaj kultura diverseco eŭropa kaj monda; ĝi ebligas transnaciajn rilatojn kulturajn kaj komercajn, en komuna lingvo, sen diskriminacioj; ĝi faciligas, se instruata kiel Lingva Orientigo, la lernadon kaj la ellernadon de naciaj fremdaj lingvoj; ĝi evitas la superregdon de unu aŭ du lingvoj “pli grandaj” en la instruado de la elekteblaj fremdaj lingvoj; ĝi riĉigas prilingvan pripensadon eĉ pri la gepatra lingvo; ĝi permesas konsiderindajn ŝparadojn de mono kaj tempo, ĉu en la preparado de instruistoj ĉu en la laboro de la lernantoj, kun avantaĝoj ankaŭ por aliaj studkampoj.”
Hodiaŭ Esperanto ĉeestas en 120 landoj de la mondo, Esperanto en 1993 estis rekonita la 114a lingvo de literaturo en la mondo pere de la Internacia PEN Klubo, de 1994 ĝis 2012 ĝi estis unu el la 60 lingvoj en kiuj la Papo donas sian benon “Urbi et Orbi” al katolikoj tutmonde dufojojn jare, en 2010 ĝi iĝis la 64a lingvo tradukata de Google kaj, se vi tajpas “esperanto” en ĝia serĉilo vi ricevos 216 milionojn da rezultoj.
Se la Unuiĝintaj Nacioj volas meti en la centron de sia agado Post-2015 daŭrigeblan evoluon, integrante la dimensiojn de socia, ekonomia, media kaj kultura subtenebleco, ili devas konsideri la homan specon kiel tuto, kaj adopti komunan lingvon de la Unuiĝintaj Nacioj.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.