Belartaj Konkursoj de UEA – 2005

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

ret-info: Belartaj Konkursoj de UEA – 2005

BELARTAJ KONKURSOJ DE UEA EN 2005

– Limdato: 31-a de marto!

La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas
partoprenantojn por la 56-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 90-a
Universala Kongreso en Vilniuso. Partopreno estas libera al cxiuj kaj ne
ligita al partopreno en la UK. La konkursajxoj devas esti novaj kaj, escepte
de la infanlibroj, antauxe ne publikigitaj. Krome validas jenaj
kondicxoj:

Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Prozo: Maksimuma longo 200 x 65 tajpospacoj. Tri premioj.

Teatrajxo: Maksimuma longo ne fiksita. Tri premioj.

Eseo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la temo de la UK, “Universalaj
Kongresoj: 100 jaroj da interkultura komunikado”.
Premio “Luigi Minnaja” kaj du aliaj premioj.

Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti de malsamaj auxtoroj.
La melodion oni povas sendi sonbende aux skribe (notoj).
Premio “An-Song-san” kaj du aliaj premioj.

Vidbendo: Teme ligita kun Esperanto aux kun la kongresa temo (vd. cxe
Eseo). Dauxro inter 15 kaj 60 minutoj. Sistemo VHS/PAL. Tri premioj.

Infanlibro de la Jaro: Originala aux tradukita libro (alia ol lernolibro),
presforme aperinta en 2004. Unu premio.

Oni rajtas sendi maksimume tri konkursajxojn por sama brancxo. Por poezio,
prozo, teatrajxo, eseo kaj kanto oni sendu ilin en kvar ekzempleroj; por la
infanlibra brancxo en tri ekzempleroj. Cxiuj alvenu plej laste la 31-an de
marto 2005. Por vidbendo oni sendu po unu ekzempleron gxis la 1-a de julio
2005.

Cxion oni adresu al: Belartaj Konkursoj de UEA, p/a Michela Lipari, Viale
Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio;
rete: <­michela.lipari@esperanto.org>.

La konkursajxoj (krom vidbendoj kaj infanlibroj) estu pseuxdonimaj. La vera
nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se eble, oni aldonu
5 internaciajn respondkuponojn por cxiu brancxo, en kiu oni konkursas. Se
oni sendas la konkursajxojn rete, oni indiku la elektitan pseuxdonimon.

Premioj:
– Unua premio: 220 euxroj;
– dua premio: 154 euxroj;
– tria premio: 88 euxroj;
– Nova Talento (por la plej bona konkursanto neniam premiita) 154 euxroj;
– Infanlibro de la Jaro: 462 euxroj.

Publikigo: La rajto je la unua presigo de la premiitaj verkoj apartenas
al UEA, kiu ankaux poste rajtos aperigi ilin senpage en antologio
de la Konkursoj.

Detala regularo haveblas cxe UEA, Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam,
Nederlando, aux rete cxe <­uea@inter.nl.net>. Gxi legeblas ankaux en la
TTT-ejo www.uea.org.

el [Gazetaraj Komunikoj de UEA]

[addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.