Artista datenbazo!

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

Artista datenbazo!
——————

La ideo de kunlaborprojekto inter TEJO kaj EUROKKA venis antaux unu jaro dum
esperanto@interreta seminario en Usono.

Gxi estas ege simpla – temas pri datenbazo de (komence) esperantaj muzikaj
artistoj kaj grupoj. aldone al tio estas informoj pri kiel okazigi
koncertojn, spektaklojn kaj similajn aferojn. Ideale gxi povas helpi
aktivulojn, kiuj organizos ekz. koncertojn dum esperanto-arangxoj aux en
lokaj kluboj. Gxi povos ankaux utili al esperanto-bandoj por munti turneon,
ktp.

Gxi ankaux utilu kiel spertejo por novaj aktivuloj. Ni nun lancxis la unuan
pasxon, la datenbazon mem: http://artista.ikso.net/db/datumbazo.php .

Sed la pagxaro estas en dauxra evolua stato kaj dum la ontaj semajnoj kaj
monatoj aldonigxos novajn pagxojn. Ni ankaux petas vian helpon, nome se vi
muzikumas, ke vi enmetu viajn datumojn en la datumbazo. Aldone, ni petas vin
ankaux veni kun komentoj kaj plibonigoj – ege gravas por ni, ke gxi estu
utila kaj ke vi, kiel uzanto, bone povas labori per gxi. Dankon! Laste, se
vi sxatus kunlabori en la projekto (kaj enhave kaj programante la pagxaron),
ne hezitu kontakti nin cxe: artistadb@ikso.net

David-Emil Wilkstrom


fonto: ret-info
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.