Artikolo pri Zamenhof-tago cxe vi!

Posted on in ERA Novaĵoj 9 view

ret-info: Artikolo pri Zamenhof-tago cxe vi!

Artikolo pri Zamenhof-tago cxe vi!

Por promovigi la Zamenhofan tagon eblas fari gazetaran komunikon au informi
viajn lokajn gazetojn pri la tago.

Rimarko: tio estas specimeno de komuniko, do se via grupo faras ion
eksterordinaran, ne hezitu tion mencii en via adaptita komuniko.

Mi ege aprezus se vi pretus traduki ghin nacilingven, kaj sendi en via urbo.
Bv. sinanonci antaue che Marko (marko.lins CXE lingvo.org)

Koran dankon
Dafydd ap Fergus
Direktoro BKC

***

NIAURBO celebras Mondan Tagon de Esperanto Diskutinda solvo por lingva
problemo

GAZETARA KOMUNIKO DE NIAURBA ESPERANTO ASOCIO

TT/12/2004. La Monda Tago de Esperanto, la 15an de decembro 2004, estas
festo de lingva egalrajteco kaj neuxtrala multlingvismo. Ankaux en NIAURBO
la tago estas celebrata. “Estas la tago por montri la ricxecon de Esperanto
kaj kuragxigi NIAURBANOJN lerni gxin,” diras ANTAUNOMO FAMILINOMO, de la
NIAURBA ESPERANTO ASOCIO. [La grupo invitas siajn membrojn kaj interesitojn
al la Esperanto-tago la xx-an de decembro 2004 al EJO, ADRESO]

“Ni volas interparoli sen lingvaj barieroj. Sed en multaj landoj cxiam pli
kaj pli nur la angla lingvo estas uzata, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj
estas en malavantagxa pozicio. Tio ne estas justa,”
diras FAMILINOMO. Esperanto-parolantoj celas konservi cxies gepatran
lingvon, kaj proponas la uzon de neuxtrala Esperanto en la internaciaj
rilatoj.

“Esperanto estas parolata en cxirkaux 120 landoj,” diras FAMILIONOMO.
“Gxi ne posedas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj.” Esperanto dum la
lastaj jaroj renkontis kreskantan intereson. “Ekzistas rok- kaj popmuziko en
Esperanto, infanoj povas legi bildstriojn kiel 'Asterikso' [rimarko]. Ankaux originala literaturo abundas en Esperanton. Okazas
ankaux amaso da arangxoj por Esperanto-parolantoj dum la tuta jaro,”
certigas FAMILIONOMO.

Volonte vi povas ekkontakti ANTAUNOMO FAMILIONOMO kaj inviti al persona
intervjuo: ANTAUNOMO FAMILIONOMO, STRATO, POSXTKODO, URBO, TEL, RETADRESO

Pli da informoj:

http://www.esperanto.net kaj aldonaj informoj pri Esperanto:
RETEJO DE VIA NACILINGVA GHISDATE VERSIO [rimarko: kopiu adreson el:
http://www.lingvo.org/xx/3/250]
[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.