Ankaŭ en Italio, finfine, Romaoj kaj Sintoj direktiĝas al agnosko kiel minoritatoj

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

La Sekretario de ERA, la radikala asocio, kiu ekde 25 jaroj batalas por la lingvaj rajtoj de popoloj kaj minoritatoj kaj por lingva demokratio tutmonde, la 9-an de novembro post la gazetara konferenco pri la nacia manifestacio antaŭ la Parlamento deklaris: «estas tempo ke la Ŝtato agnosku la lingvajn rajtojn de la popolo, kiu neniam deklaris militon al iu ajn».
 
«Reasertante la radikalan engaĝiĝon por ke oni donu justicon al unu el la plej maljunaj minoritatoj en Italio, ekde tiam ni metis je dispono de tiu ĉi komunumo du volontulojn, por ke oni aktivu finfine sukcese en tiu direkto, eĉ kun la organizado de nova, partoprenita manifestacio antaŭ la Palaco de la Registaro» komencis Giorgio Pagano.
«Hodiaŭ, finfine, alvenis la startorajtigo por la agnosko de la lingvoj Romaa kaj Sinta dum la ekzameno de la ratifleĝo de la Eŭropa Ĉarto pri la regionaj kaj minoritataj lingvoj de 1992, danke al amendo de la radikala deputito Matteo Mecacci kune kun la deputito Jean Leonard Touadi, de kongolanda deveno.
Certe devas ankoraŭ alveni la opinioj de la aliaj koncernataj Komisionoj kaj poste la voĉdono de la Ĉambro sed – konkludis la Sekretario de ERA – mi estas konvinkita, ke demokrata lando ne povas ignori la persekutojn, kiujn suferas tiuj popoloj ĝis kiam ilia historia statuso ne estu juste agnoskita. Aliflanke jam aliaj civilaj eŭropaj landoj agnoskis ilin kiel minoritatojn.

Romo, la 23an de majo 2012




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.