Amu min – Jxomart & Natasxa

Posted on in ERA Novaĵoj 7 view

“Amu min” – Jxomart & Natasxa

Post elcxerpigxo de sia fama albumo « valso por amikoj », la duopo origine
de Kazahxio, Jxomart & Natasxa regalas nin per nova elstara kaj ricxoplena
KD.

La albumo “Amu min” prezentas 12 novajn kantojn verkitajn de fama rusa poeto
Mikaelo Bronsxtejn.

La melodioj de Jxomart estas tre kortusxaj kaj la vocxo de Natasxa – en
kelkaj kantoj – tute fantasta.

La du vocxoj belege akordigxas garantiante plezuran auxskultadon kaj
reauxskultadon!

La disko estis registrita kaj miksita en ilia propra studio “Jomart's
Studio”
en Stockholmo.

Jxomart & Natasxa jam prezentis kantojn de la nova albumo cxe RET (Rusio)
kaj la 3-a Azia kongreso en Koreio dum somero 2002, cxe UK kaj IJK (Svedio)
-2003 kaj dum IS kaj IF 2003 kie la kantoj kaj la KD estis aparte ege bone
akceptitaj de la publiko.

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi:
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd65&lng=e .

***

“Kompilajxo” – La MEVO

Jen retrospektiva kompil-albumo de LA MEVO el Yokohamo en Japanio kiu
kunigas en unusola KD cxiujn verkojn de La Mevo eldonitaj sur kasede de la
komenco gxis nun.

Temas pri la kased-albumoj “La Nomkarto” (1986), “Bluo” (1991), “Vizagxoj”
(1993) kaj remiksita titolo por Vinilkosmo-Kompil' “Flava blankul'” (1995).

La Mevo naskigxis en 1986 iom antaux la Centjara Jubileo de Esperanto, kiam
renkontigxis SAEKI Hirojuki kaj ONO Takao. Post la eldono de la unua kasedo,
La Nomkarto, Hirojuki elbandigxis. MICUJAMA Josxiro enbandigxis kaj
partoprenis la duan kasedon, Bluo. La Mevo produktis trian albumon,
Vizagxoj, en tiu lasta kased-albumo Takao estas sola, verkas la tekstojn,
komponas la muzikon, kaj kantas. La muziko de La Mevo estas simpla, kun
facilaj popritmoj, precipe realigita per komputile mastrumataj sinteziloj,
miksitaj kun kordinstrumentoj kaj sekvenciloj.

Por auxskulti fragmenton aux rekte mendi:
http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkd66&lng=e

***

“Esperanto – A – Z” – Kurso

Jen kompleta esperanto-kurso sur KD-romo kiu instruos vin komuniki kun la
tuta mondo, facile, rapide, kviete:

– kompleta gramatiko en nur 12 lecionoj
– kursgvidanto je via dispono, senpage
– perfektiga kurso sub formo de romano
– vortaro kaj vortara trejnado

Plus:

– muzikajxoj de artistoj eldonitaj de Vinilkosmo!
– literaturo
– eldonprogramo en espйranto
– multnombraj informoj kaj ligoj

Tiu cxi kurso estas realigita en jenaj lingvoj: nederlanda, franca, angla,
germana, hispana, itala, portugala, dana, sveda, kaj norvega.

Minimuma konfiguro: Windows 95/98/ME/2000/XP, Pentium 100 Mhz, 16 Mb da RAM,
27 Mb da disko-spaco, sonkarto.

http://www.vinilkosmo.com//?disc=vkkdr1&lng=e

Floreal Martorell
Rete: eurokka@club-internet.fr


fonto: ret-info
http://www.eventoj.hu




[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.