Alia pola euxroparlamentano estas esperantisto

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

ret-info: Alia pola euxroparlamentano estas esperantisto

Al la nomo de Margareta Handzlik, pola europarlamentanino kajesperantistino, oni devas aldoni tiun de alia polo, profesoro BronislovGeremek [Bronislaw Geremek]. Pasintan sabaton, la 18-an de septembro 2004,Pola Radio, en sia programo “Esperanto ekspreso”, dissendis tradukon deintervjuo de Radio Bielsko al profesoro Geremek, nuntempe polaeuxroparlamentano.Li deklaris al Radio Bielsko ke estus dezirinde ke en Europa Unio “oni neparolu unuavice anglalingve, sed en Esperanto”, kaj aldiris ke antaux multajjaroj li lernis la internacian lingvon.”Mi ankaux preferus ke vere en la (Euxropa) Unio oni parolu ne unuaviceanglalingve, sed en Esperanto, mi estas iom agxa kaj antaux jarcentduono miekellernis tiun lingvon, mirindan lingvon, kreitan de polo. Se oni gxinuzus, tiam regus la principo de egaleco, car mi devas lerni la anglan dumangloj ne devas lerni la polan. Sed -aldonis profesoro Bronislov Geremek-situacio estas tia, kia gxi estas kaj necesas gxin akcepti. Francoj pensiske la franca farigxos la lingvo de la Unio, sed la lingvo de la Unio,teknika lingvo de la Unio, farigxas la angla.”Aligxinte al la Pola Unuigxinta Partio en 1950, profesoro Bronislov Geremekfarigxis deputito cxe Sejmo, la malsupera cxambro de la Pola Parlamento ekde1989 kaj oficis kiel ministro pri eksterlandaj aferoj de Pollando de 1997gxis 2000. Krom la menciitaj komisioj, li havis gravajn politikajn kajparlamentajn engagxigxojn kiel prezidanto de “Unio por Libereco”(2000-2001), membro de Sejma Euxropa Legx-Komitato (2000-2001), membro deparlamentaj konsilioj kaj aliaj.Profesoro Bronislov Geremek ankaux eminentas en universitataj kaj akademiajrondoj kiel profesoro cxe Varsovia Universitato; profesoro cxe la Kolegio deFrancio; membro de Euxropa Akademio, Pola Historia Socio, EuxropaKultur-Societo, PLUMO-Klubo [PEN-Club], Euxropa Mezepoka Akademio,Universala Akademio de Kulturoj kaj Regxa Historia Societo. Li riceviskelkajn honorigajn diplomojn kaj gajnis premiojn inkluzive de QUA Montrealo(Kanado), Universitato 'Marc Bloch' (Strasburgo), Vaseda Universitato(Japanio), Kolumbia Universitato (Usono), Granda Kruco de la Ordeno deLeopoldo la 2-a (Belgio), Komandoro de la Nacia Ordeno de la Merito(Francio), Premio “Internacia Politiko /Sorbono” (Parizo, 2000) kaj EuxropaCivita Premio, ELDR-Grupo en la Euxropa Parlamento (1999).Profesoro Geremek verkis plurajn librojn. Inter liaj laste publikigitajverkoj trovigxas Bronislaw Geremek en dialogo kun J.C. Vidal, (Madrido1997), Komunaj Pasioj (Parizo 1993), kaj Demokratio en Euxropo (kun R.Daherndorf Kaj F. Furet, Romo 1993).Kredeble, pro tio, kion li esprimis dum la intervjuo, profesoro Geremek,kune kun Margareta Handzlik, apogos en la Euxropa Parlamento la agnoskon deEsperanto.el [gxangalo]

Questo messaggio è stato modificato da: francesca.cammarano, 25 Ott 2004 – 22:18 [addsig]




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.