Akordo koncertos dum la Malferma Tago UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

Akordo koncertos dum la Malferma Tago UEA


Dum la malferma tago de UEA en Roterdamo, je la 27-a de novembro 2004,
Akordo koncertos. Auxdeblos diversaj kantoj el la kompaktdisko “Kristnaska
kordo”, la dua kompaktdisko de Akordo. La disko enhavas 25 diversstilajn
julkantojn en Esperanto, kiuj originas el i.a. Britio, Usono, Nederlando,
Germanio, Venezuelo, Ukrainio, Cxehio, Francio.

La KD-on oni povas acxeti cxe pluraj libroservoj, i.a. cxe UEA, FEL,
EsperantoLand kaj Vinilkosmo.

Nur ene de Nederlando oni povas mendi la diskon pagante 17 euxrojn (inkl. de
sendokostoj) al gxirkonto 5348824 de A.S.A. de Vries, Amsterdam, menciante
“Kristnaska kordo”. Tuj kiam ni ricevis la pagon, ni sendos la KD-on al vi.

La retpagxaro de Akordo: www.tekstoj.nl/akordo .

de Roel Haveman
Rete: roel@tekstoj.nl

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.