770 recenzoj kolektitaj en la reta katalogo de UEA

Posted on in ERA Novaĵoj 9 view

770 recenzoj kolektitaj en la reta katalogo de UEA


La reta Katalogo de UEA igxis ankaux grava deponejo de recenzoj pri
E-lingvaj verkoj. Nun krom pli ol 5000 libroj kaj 900 brokantajxoj en la
Katalogo oni povas trovi 770 recenzojn – cxefe transprenitajn el la kolekto
“Originala E-literaturo” de Sten Johansson, aux el la recenzejo de “La Ondo
de Esperanto” aux rekte aldonitaj de la uzantoj de la Katalogo. Oni povas
legi la recenzojn en la pagxoj de la recenzataj verkoj aux uzi specialan
recenzan parton – kun propra sercxmekanismo, permesanta ecx sercxi ene de la
recenzoj.
Se tio sonas interesa, bv. provi: http://katalogo.uea.org/?st=recenzoj

de Andrej Grigorjevskij
Rete: andreo@mailru.com

[addsig]



0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.