5. Gandhi junulo / Gandhi giovane

Posted on in Vita di Gandhi 19 view

5. GANDHI JUNULO

Gandhi nomis «tragedio» sian amikecon al malbona kamarado de sia knabeco, junulo forta kaj fanfaronema. Estis la tempo, kiam li emis forlasi ĉian kredon religian kaj admiri la potencon de la eŭropanoj kun la deziro, ke Hindio ĝin gajnu mem kaj ilin forpelu por liberiĝi.

La kamarado predikis, ke la manĝado de viando kaj trinkado de alkoholaĵoj kaŭzis la fortecon de la angloj. Tie kuŝis ilia sekreto. Se la hindioj same farus, ili baldaŭ liberiĝus. La konsilo ne malsimilis al tiu de la serpento al Adamo kaj Eva, sed la ĉefa allogo havis koloron de patriotismo, ĉar en modernaj tempoj la serpento parolas naciistan lingvon por esti komprenata de siaj homaj aŭskultantoj.

Do, per fariĝi fortaj kaj liberaj, unu grupo da junuloj ekmanĝadis viandon kaj kunprenis Gandhi al sia sekreta klubo por tion fari. La afero ne prezentiĝis facila, ĉar lia familio abomenis ĉian buĉadon kaj ĉasadon al bestoj. Dum la nokto, post la unua provo, li kredis vidi la riproĉajn okulojn de la malfeliĉa kaprido, kiun li manĝis vespere, kaj post kvin aŭ ses provoj li ne povis plu daŭrigi, ĉar la kaŝado kaj mensogado al siaj gepatroj, eĉ per nura silento, fariĝis por li netolerebla. Tiam li forlasis viandomanĝadon por ĉiam kaj baldaŭ faris vegetarano kun higiena kaj etika vidpunkto kaj forta konvinko.

La samo okazis pri fumado, kiun li plene forlasis. Por aĉeti cigaredojn kaj viandaĵojn lia frato faris ŝuldojn, kaj Gandhi nesciis kiel helpi lin kaj savi lin el katastrofo. Jam temis pri dudek kvin rupioj. Fine li fortranĉis el la ora brakĉeno de la frato unu ĉeneron kaj pagis lian ŝuldon, sed tio estis ja ŝtelo el la familia trezoro, kaj Gandhi ekhontis terure.

Li ne povis toleri la sekreton kaj decidis konfesi la kulpon. Lia patro tiam estis malsana kaj kuŝis sur ligna planko, lia malmola lito. La knabo skribis la konfeson sur peco de papero kaj metis ĝin en lian manon timeme. La maljunulo legis ĝin silente kaj disŝiris la skribaĵon. Anstataŭ riproĉi la fileton li diris nenion, sed unu larmo glitis de liaj okuloj silente. «Tiu larmo de amo kaj pardono purigis mian koron kaj lavis la kulpon», skribis Gandhi. «Ĝi estis mia unua instruo pri ahimsa, ne-perforto».

 

5. GANDHI GIOVANE

Gandhi reputava una «tragedia» l’amicizia con un cattivo compagno di gioventù, un giovane forte e incline alle bravate. Era il tempo in cui egli tendeva ad abbandonare ogni credo religioso e ad ammirare la potenza degli europei, col desiderio che l’India stessa ne acquisisse e li cacciasse per liberarsi.

Il compagno predicava che il mangiare carne e il bere alcolici causassero la forza degli inglesi. In ciò consisteva il loro segreto. Se gli indiani avessero fatto lo stesso si sarebbero presto liberati. Il consiglio non era dissimile da quello del serpente ad Adamo ed Eva, ma la seduzione maggiore aveva il colore del patriottismo, poiché nei tempi moderni il serpente parla la lingua nazionalista per essere compreso dai suoi ascoltatori umani.


Dunque, per diventare forti e liberi, un gruppo di giovani cominciò a mangiare carne e introdusse Gandhi nel circolo segreto. La cosa non si presentava facile, perché la sua famiglia detestava qualunque macellazione e caccia di animali. Durante la notte, dopo la prima prova, egli credette di vedere gli occhi biasimanti del malaugurato capretto che aveva mangiato la sera, e dopo cinque o sei prove non potè più continuare poiché il nascondimento e la menzogna ai suoi genitori, anche se solo tramite il silenzio, divennero per lui intollerabili. Allora smise di cibarsi di carne per sempre, e presto divenne vegetariano con un punto di vista igienico ed etico e una forte convinzione.

Lo stesso avvenne a proposito del fumo, che abbandonò completamente. Per comprare sigarette e carne il fratello fece dei debiti e Gandhi non sapeva come aiutarlo e salvarlo dalla catastrofe. Si trattava già di venticinque rupie. Alla fine tagliò un anello dal bracciale della preghiera del fratello e pagò i suoi debiti, ma questo era già un furto al tesoro di famiglia e Gandhi cominciò a vergognarsi terribilmente.

Egli non poteva tollerare il segreto e decise di confessare la colpa. Il padre allora era malato e giaceva su un pavimento di legno, il suo duro letto. Il ragazzo scrisse la confessione su un pezzo di carta e la mise timoroso nella sua mano. L’anziano la lesse in silenzio e stracciò lo scritto. Anziché rimproverare il figlio non disse nulla, ma una lacrima scese silenziosamente dai suoi occhi. «Quella lacrima di amore e perdono purificò il mio cuore e lavò la colpa», scrisse Gandhi. «Fu il mio primo insegnamento sull’ahimsa, la nonviolenza».

(Traduzione dall’esperanto di Marco Cattaneo)




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.