4000-a elsendo de la programo en Esperanto de Vatikana Radio

Posted on in Ni parolas Esperante 20 vedi

El “Nova Sento in rete”

4 000-a elsendo de Radio Vatikana

la 5-an de oktobro 2008 Radio Vatikana disaudigos sian 4 .000-an (!!) elsendon en esperanto.

La unua elsendo okazis en la nokto inter la 17-a kaj la 18-a de aprilo 1976 (tio signifas inter la Sankta Sabato kaj la Paska Dimancho), en la kadro de la programo «Kun ni en la nokto». Kiel raportite en “Espero Katolika” 7/1976

http://www.esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_07.htm#5

tiu unua elsendo konsistis nur el kelkaj vortoj de meditado, legitaj de s-ino Elizabeta Rzemnyi – Puracchio, hungarino loghanta en Romo. Lau la planoj ghi estus devinta esti pli ampleksa kaj surondighi duonhoron pli frue, sed pro la escepta longa dauro de la paskaj ceremonioj oni devis lastmomente limigi la dauron kaj prokrasti la elsendon.

Ekde la 25-a de aprilo 1976, kontraue, estis disaudigata kvinminuta programo, registrita de la menciita sinjorino kaj de patro Giacinto Jacobitti.

Sekvis pli ampleksaj kaj regulaj elsendoj ekde la 2-a de januaro 1977, gxis la nuntempo.

Pri la aparta statuso de la E-elsendoj de Vatikana Radio, oni povas legi klarigojn en Espero Katolika 6/1988

http://www.esperokatolika.org/ek19861990/ek1988_06.htm#13

Por auskulti:

http://www.oecumene.radiovaticana.org/esp/on_demand.asp

Antonio De Salvo

[addsig]



0 Commenti

Ancora non ci sono commenti
Lasciane uno tu per primo!
You need or account to post comment.