26oble la milardoj de la partioj, kaj ne dum 17 jaroj sed ĉiujare. Tiu ĉi estas la kosto de la angla lingva imposto: ERA en Vieno por tion denunci.

Posted on in ERA Novaĵoj 3 view

[fimg=left]http://fra.europa.eu/fraWebsite/home/images/logo.jpg[/fimg]

26oble la milardoj de la partioj, kaj ne dum 17 jaroj sed ĉiujare. Tiu ĉi estas la kosto de la angla lingva imposto: ERA en Vieno por tion denunci.

Sumas je 2,3 miliardoj da eŭroj la mono disdonita al la partioj ekde 1994 ĝis hodiaŭ en Italio, sed la angla lingva koloniado kostas 26oble al la italoj, t.e. 60 miliardoj da eŭroj, sed ne dum 17 jaroj ja ĉiujare! Dume al ĉiuj civitanoj de la Unio, ne denaske angleparolantaj, kostas 350 miliardojn jare.
Esperanto Radikala Asocio iris al Vieno, la 19an kaj 20an de aprilo, al la jara sesio de la Platformo de la Fundamentaj Rajtoj, la organismo en kiu ĝi partoprenas ekde 2009, kaj kiu arigas ĉiujn ĉefajn eŭropajn NRO-ojn, kiuj batalas kontraŭ la diskriminacioj sub la egido de la Eŭropa Agentejo de la Fundamentaj Rajtoj (FRA) por denunci la ekonomian kaj socian diskriminacion de la ne denaske angeparolantaj civitanoj en Eŭropa kaj por antaŭenpuŝi opinian movadon kontraŭ la publika financado je unika senco favore al angleparolantaj landoj kaj civitanoj kaj sentemigi la privatulojn por fari la samon.




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.