25a de aprilo, Pagano (Radikaluloj/ERA): en Francio 1 elektanto je 2 estas malfavora al la anglobaliĝo Sarkollande: bona viatiko por 25a de aprilo de liberiĝo de la angla lingva okupado.

Posted on in ERA Novaĵoj 2 view

25a de aprilo, Pagano (Radikaluloj/ERA): en Francio 1 elektanto je 2 estas malfavora al la anglobaliĝo Sarkollande: bona viatiko por 25a de aprilo de liberiĝo de la angla lingva okupado.

“Kiel radikalaj esperantistoj kaj eŭropaj federistoj, praktike ĉio disigas nin el la du francaj frontuloj: la naciistino Le Pen kaj la maldekstrulo Mélenchon – deklaris Giorgio Pagano, Sekretario de Esperanto Radikala Asocio. Tamen, ni kontente kaj espere konstatas la mirigan balotan rezulton de la du kandidatoj, kiuj fakte metis je la centro de siaj balotaj programoj la defendon de la franca lingvo kaj kiuj distingiĝis ne nur kiel ĉampionoj de la kontraŭtutmondiĝo sed precipe de la kontraŭ-“anglobaliĝo” de Sarkollande, la du kunlaboremuloj favoraj al la anglo-usona lingva koloniado.
Preskaŭ 1 franco je tri voĉdonis por la Nacia Fronto aŭ por la Maldekstra Fronto. Se oni aldonas al tiuj la voĉojn por la centra kandidato Bayrou, kiu proponis ene de sia programo la plifortigon de la lingvaj kapabloj en la franca ekde la unuaj klasoj de la infanlernejoj, en kontraŭtendenco kun tio, kiu okazas ĉe ni, la francaj civitanoj, kiuj iamaniere daŭre rezistas al la reganta lingva faŝismo, estas cirkaŭ 40%, preskaŭ 1 je 2.
Estas bonega viatiko ankaŭ por la “bela lando”, Italio – konkludas Pagano – je la antaŭtago de 25a aprilo, kiun Esperanto Radikala Asocio intencas festi sub la ŝildo de la venonta liberigo, tiu de la angla lingva okupado kaj de niaj kunlaboremuloj: en la 25a datreveno de ĝia fondo ERA, la plej aĝa radikala asocio post la partio, daŭrigas la defendon de la lingvoj de la popoloj kontraŭ tiuj, kiuj, kiel la Rektoro Azzone, kies milana Politekniko ekde 2014 havos neniun kurson en la itala, volas detrui la scion en la itala, la italan konkurencokapablon, kaj vendi al la fremdulo la italan popolon. Ili meritas esti procesitaj kaj juste kondamnitaj kiel la kunlaboremuloj de Vichy estis kondamnitaj fare de la kvara franca Respubliko.

Romo, la 24-an de aprilo 2012




0 Comments

No comments yet
Leaving the first to comment on this article.
You need or account to post comment.